Diskuto:Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas dubinde, ĉu ĉi-tiu bibloteko en Esperanto pli bone nomiĝu Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko kunNacia Biblioteko de Ĉeĥa Respubliko sen difinita artikolo: En la ĉeĥa lingvo tia gramatika elemento ne ekzistas, en Esperanto jes - Laŭ mia kompreno de la esperantlingva gramatiko ĉi-tie antaŭvidatas difinita artikolo, kaj mi pledas lasi la originan variaĵon Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko ... simile al, por citi tute alitemajn ekzemplojn de artikolaj titoloj, ekzemple Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (ne "Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj") aŭ Armeo de la Respubliko de Ĉinio (ne "Armeo de Respubliko de Ĉinio").

Mi malkonvinkatas, ke "nacia biblioteko" estu "de la X-a respubliko", se la nacia lingvo de la koncerna lando hazarde havas difinitan artikolon, kaj "de X-a respubliko", se hazarde ne...

Sendube bona kaj subteninda ideo estas, ke titolo Nacia Biblioteko de Ĉeĥa Respubliko kiel alidirektilo montru la vojon al la paĝo.

ThomasPusch (diskuto) 11:33, 10 Maj. 2012 (UTC)