Diskuto:Nazo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Nazo (organo))

Ĉu iu povus logike ligi ĉi tion al http://eo.wikipedia.org/wiki/Nazo ?

Kaj mi volis diri "pli" logike. Nazo funkcias kiel apartigilo sed kien nun direktas ĉiuj aliaj lingvoversioj. —La komenton aldonis, sen subskribo, 80.222.190.206 (diskuto • kontribuoj) --Tlustulimu 11:46, 14. Jul 2008 (UTC)

Vere, tio estas tre konfuza Roberto 11:14, 14. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Roberto. Mi proponas, ke ni kunfandigu la artikolojn Nazo kaj Nazo (organo), ĉar ambaŭ temas pri la sama korpoparto. Kore --Tlustulimu 11:46, 14. Jul 2008 (UTC)

Forigo de paĝo "Nazo" kaj ŝovo de "Nazo (organo)" al "Nazo"[redakti fonton]

Mi ne samopinias, ke mencio de enhavo el PIV kun deca referenco aŭ mencio de iuj esperantlingvaj proverboj estus "pirataĵo", ĉar PIV kaj la esperantlingva proverbaro estas bazo de la esperanta lingva kaj kultura fundamento, sed ĝustas ke sencas kunigi la tekstojn pri "Nazo" kaj "Nazo (organo)". Tial mi nun ŝovis ĉion esencan de la artikolo Nazo al Nazo (organo), do enhave kunigis la du artikolojn, tiel ke nun eblas ŝovi la artikolon "nazo (organo)" al la artikola nomo "nazo". Sendepende de tio, la artikolo el medicina vidpunkto ankoraŭ ne estas je pinta nivelo. Sed tio povas pluevoluiĝi poste*... Mi nun vokiĝas for de la komputilo kaj provizore interrompas min. ThomasPusch (diskuto) 16:59, 16 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Mencio de enhavo el PIV kun deca referenco (kiel vi ĵus aldonis ĝin) ne estas pirataĵo, sed laŭvorta kopio de pluraj difinoj (kiel la antaŭa paĝo "Nazo") estas. Taylor 49 (diskuto) 06:51, 17 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
* Dankon al Kani, kiu poste diligente pluevoluigis la tekston! ThomasPusch (diskuto) 12:13, 2 mar. 2022 (UTC)[Respondi]