Diskuto:Nazurso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanĝo al nasuo estis kontraŭ-PIV-a[redakti fonton]

PIV ekde 1970 notas "nazuo" kaj ne enestas "nasuo", ankaŭ ne en la nova eldono de 2002. Povas esti, ke Pilger havas alian opinion - sed ankaŭ Google.com trovas pli da paĝoj por "nazuo+Esperanto" (124) ol por "nasuo+Esperanto" (26). Oni do ne povas diri, ke "nazuo" estas "neologismo". Mi do proponas reŝanĝon de la alinomado. (Aŭ ĉu temis pri aprilkomenca "ŝerco"?--Lu 12:15, 1. Apr 2009 (UTC)

La versio de la artikolo antaŭ la redaktoj de Sonjaaa ankaŭ menciis la terminon "nazurso" kiel nomon de tiu besto. Laŭ mi tiu esprimo estas pli taŭga ol ambaŭ novradikaj fomroj (ĉu "nasuo" aŭ "nazuo"). Multaj ĝermanaj lingvoj uzas similan vorton; ĝi ebligas al ni paroli pri tiu besto per Fundamentaj radikoj; kaj ĝi evitigas diskuton pri la literumo de "nasuo"/"nazuo". Kion opinias la aliaj? Marcos 14:17, 2. Apr 2009 (UTC)
Ankaŭ PIV 2005 mencias nur "nazuo". Eĉ Pilger donas por sia "nasuo" la sinominon "nazurso". Do mi proponas movi al "nazurso" kaj mencii "nazuo" kaj "nasuo" kiel sinonimojn. --PaulP - Disk. 14:33, 2. Apr 2009 (UTC)
Tute bona propono.--Lu 18:30, 2. Apr 2009 (UTC)
Sed kio estas "koatio"? Ĉu plia sinonimo? Aŭ alia specio? --PaulP - Disk. 18:42, 2. Apr 2009 (UTC)
Se mi ĝuste komprenas W. F. Pilger en lia PPL Mamuloj, la nomo "nasuo" estas por "eventuala uzo en scienceca kunteksto", la nomo "nazurso" (det.: "blankanaza urso"/"ruĝa nazo-urso") estas rekomendinda (same kiel "koatio"), sed "nazuo" estas laŭ la aŭtoro "nerekomendinda".
Kaj Marcos bone klarigas la fundamentecon de "nazurso". Do mi estus por "nazurso", kun ĉiuj sinonimoj en la unua frazo, laŭ takso de Pilger. Punktor 21:18, 2. Apr 2009 (UTC)
PS La sola afereto, kiu ĝenas min, estas, ke tiu ĉi besto ne nestas en la Universala Vortaro. Do aŭ Zamenhof celis al la latina nomo "nasuo" kiel popola vorto, aŭ li simple neglektis la besteton.
PPS Ne nur ĝermanaj lingvoj uzas "parolantan nomon" ĉi tie, almenaŭ en la pola: ĉu "pinta nazo" ?
"Nazurso" aŭ "Nazursoj" plaĉas al mi. Angelika Duerre 2./3. Apr 2009
Mi nun ŝanĝis la titolon al "nazurso", kaj menciis la tri aliajn vortojn kiel alternativajn esprimojn. Ĉu en ordo tiel? Marcos 22:01, 3. Apr 2009 (UTC)
Kaj vi alidirektis la tri aliajn vortojn al 'nazurso'. Laŭ mi nun ĉio en ordo. Maksimume entuziasmuloj povos enmeti terminologian alineon pri la kvar terminoj... --Lu 07:56, 4. Apr 2009 (UTC)