Diskuto:Neuruppin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esperantigo de tiu ĉi loko per aldono de "-o" ŝajnas iom dubinda. Se esperantigi, kial konservi la duoblan konsonanton "pp"? Ĉu la nomo estas ĝenerale uzata aŭ ĉu la loko estas sufiĉe grava por "meriti" esperantan formon? – Aisano 18:47, 9. Jun 2007 (UTC)

Laŭ mi "Nov-Rupino", simile al "Nov-Jorko". Darkweasel94 08:10, 29. Aŭg 2009 (UTC)
Aisano pravas: Se estas konvinkaj eksteraj fontoj pri uzo de esperantigita loknomo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro, ekzemple se urba Esperanto-grupo aparte aktivas en eldonado kaj aliaj gazetare dokumentataj kulturaj aktivaĵoj kaj uzas difinitan esperantigon de la urbonomo, tiam diskuteblas uzo de esperantigita urbonomo en tiu ĉi artikolo - ĝis tiuj eksteraj fontoj venas, la urbonomo estas Neuruppin. Kaj al Darkweasel: Jes Novjorko estas kutima esperantlingva urbonomo, kvankam ankaŭ en Anglalingvio ne tradukatas ĉiu urbonoma silabo Nov-, kaj malgraŭ loka Esperanto-movado Newcastle-upon-Tyne (ĝis nun) ne estas "Novkastelo-sur-Tino"... Krome ankaŭ en kutimaj esperantigoj de urbonomoj kompreneble ne ĉiam tradukatas la urbonoma signifo, Frankfurto ne kutime nomatas "Frankovadejo", des malpli Schweinfurt nomatus "Porkovadejo", Hajdelbergo ne anstataŭiĝas per "Hajdelmonto" ktp ktp. Do: Provizore estas Neuruppin [nojruPI:N]. ThomasPusch (diskuto) 09:39, 25 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]