Diskuto:Neustrelitz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel traduki Bahnbetriebswerk el la germana?[redakti fonton]

Saluton gekaraj, mi intence enmetis en ĉi tiun artikolon ŝajne superfluan tabeleton per ŝablono por montri kie estas tradukenda vorto, por kiu mi ne trovis en mia dika vortaro germana-esperanto taŭgan tradukon. Do, bonvolu traduki ĝin anstataŭ kritiki. --Tlustulimu 21:35, 4. Feb 2006 (UTC)

Mi hodiaŭ enmetis kiel traduko: trajnoriparejo. Se vi scias, pli bonan resp. pli konvenan tradukon por la germana Bahnbetriebswerk, bonvolu enmeti ĝin en la artikolon kaj mencii ĉi tie. Dankon --Tlustulimu 17:29, 7. Feb 2006 (UTC)

Tio ŝajnas esti ĝusta (aŭ fervoja riparejo). Narvalo 18:26, 7. Feb 2006 (UTC)

Laŭ mia vortaro Bahnbetriebswerk estas riparejo, vartejo kaj “plibonigejo” por lokomotivoj kaj motorvagonoj (ne por alispecaj vagonoj). Ŝajnas al mi ke la senco de la vorto trajnoriparejo estas tro vasta por la unua parto (trajno) kaj tro limiga por la dua (riparejo). Povus esti tre malfacile solvi la problemon ĝuste sen enkonduki ian neologismon, kian mi ne kuraĝus proponi. --Lotic 23:28, 8. Feb 2007 (UTC)
Saluton Lotic. Kion vi pensus pri la vorto lokomotivoprizorgejo? Mi ne povis trovi tradukon ie kaj tial mem kreis el la vortoj jam ekzistantaj. La urbo Neustrelitz certe ne estas la sola, kiu havas tian firmaon. Tial eble la diskuto estas jam en maltaŭga loko, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 11:42, 9. Feb 2007 (UTC)
Saluton, Tlustulimu! Jes, lokomotivoprizorgejo ŝajnas multe pli konforma al la supra difino. Tamen, en w:de:Bahnbetriebswerk mi trovis ke tiu difino povus ne esti tute korekta rilate al la ekskludo de alispecaj vagonoj.
Plie, oni povus ankaŭ deiri de la koresponda vorto uzata en Aŭstrio, nome Zugförderungsstelle, kiu pli aŭ malpli rekte liverus la vorton trajnoprizorgejo.
Alia sinonimo ankaŭ menciita en tiu artikolo estas w:de:Depot, laŭtekste pli ofte uzata en Germanio de kelkaj jaroj ol Bahnbetriebswerk kaj ankaŭ uzata en aliaj landoj. Foliumante esperantajn vortarojn mi nenie povis trovi la vorton depoto uzata tiusence. Ĉu oni eble povus enkonduki tian uzon atentante ĝian internacian disvastiĝon? Amike, --Lotic 22:06, 9. Feb 2007 (UTC)
Vidu ankaŭ la artikolojn Sokol (stacio de Moskva metroo) kaj Cirkla linio kie depoto eĉ jam ŝajnas esti uzata tiasence aŭ almenaŭ iel simile! --Lotic 01:10, 10. Feb 2007 (UTC)