Diskuto:Niĝero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Niĝero aŭ Nigero?

Devus esti Niĝerlando[redakti fonton]

La nomo "Niĝero" devus resti por la rivero. Estas multe pli klare kaj adekvate uzi la nomon "Niĝerlando". Se neniu kontraŭas, post kelkaj tagoj mi ŝanĝos la titolojn. --Tonyo (diskuto) 12:52, 6 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Tonyo. Kiel jam videblas en la komenco de la artikolo pri la rivero legeblas en Niĝero (rivero). Laŭ Nova PIV, paĝo 784, la vorto Niĝero uzeblas kaj por la rivero kaj por la lando. Tamen tie troviĝas ankaŭ la vorto Niĝerlando. Do la pli longa vorto estas pli klara, ĉu ne? Se neniu kontraŭas la nomŝanĝon, iu el ni povos realigi ĝin post kelkaj tagoj. Krome la nuna titolo povos esti uzata por klariga paĝo pri la dusenceco. --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 6 Apr. 2012 (UTC)