Diskuto:Nobel-premio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ido-vikipedio nomas ĝuste la premion. Premio ne estas nomo, instanco, tiel ene de kunmetaĵo ĝi devas esti minuskle. Narvalo 21:42, 10. Jan 2007 (UTC)

"Nobel-premio" estas -vikipedio per guglo donas gravajn trafojn:

  1. http://www.liberafolio.org/2006/arinobel/
  2. http://www.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaĈinio/2000-02/bd2000-2-2.htm
  3. http://www.esperanto.org/Ondo/H-auld.htm
  4. plimulto de aliaj trafoj

nur ĝangalo uzis la formon de Nobel-Premio Narvalo 21:54, 10. Jan 2007 (UTC)


Vi demandas "Kial vi skribas la nomojn de (Nobel-)premioj kun majuskloj? Ĉu vi povas argumenti aŭ nur laŭ propra plaĉo kaj nacia kutimo?"

En mia hejma lingvo, la litova, oni sisteme minuskligas ĉion - do certe ne estis nacia kutimo, kiu motivigis min: Vidante la paĝojn pri Nobel-premioj, mi vidis, ke la nomon oni malsisteme skribas foje "Nobelpremio", "Nobela Premio", foje "Nobel-Premio" kaj "Premio Nobel". Estas sence kapti ĉiujn ligojn per redirektigoj, sed havi unu samecan literumon. Mi orientiĝis je la baza paĝo, kiu antaŭe nomiĝis "Premio Nobel", poste "Nobel-Premio": en ĝia teksto, komence dum majo 2002 uziĝis la nomo "Premio Nobel", poste ekde septembro 2004 la literumo "Nobel-Premio" (kvankam la paĝo-TITOLO restis la malnova).

En Esperanto, ĝenerale la vortoj krom ĉe frazokomenco klare skribiĝas minuskle, nur propraj nomoj majuskle: Tial ekzemple "pia" estas adjektivo, kaj "Pia" estas ina persona nomo latindevena, "Esperanto" estas lingvo, kaj "esperanto" esperulo. Estas diskuteble, ĉu "Nobel-Premio" estas propra nomo (tiam majuskle), aŭ simpla aĵo (tiam minuskle). Mi aliĝis al la opinio de ĉiuj prilaborantoj de la paĝo "Premio Nobel"/"Nobel-Premio" kaj dependaj pliaj paĝoj, kiuj uzis malsamajn skribomanierojn, sed ĉiam kun majuskloj. Kaj mi pensas, ke estas tute ĝuste, konsideri la vorton "Nobel-Premio" propra nomo.

ThomasPusch 22:10, 10. Jan 2007 (UTC)

Kial la aldonitaj ekzemploj kaj la guglo-serĉo montras, ni uzis ĝis nun la nekutiman formon, nur akceptis elpenson de la unua kreinto de la artikolo. Narvalo 22:40, 10. Jan 2007 (UTC)
Kaj inter la aldonitaj eksteraj ligiloj skribas pri Nobel-premiitoj. Narvalo 22:44, 10. Jan 2007 (UTC)

Mi antaŭe ne konsentis ke la vorto "Nobel-premio" havu majusklon en la unua parto de la vorto kaj minusklon en la dua, ĉar laŭ mia kompreno en Esperanto kunmetita vorto ligita per streko havas aŭ du minusklojn (se simpla afero) aŭ du majusklojn (se propra nomo) ... alikaze ekzemple temus pri la landoj "Nord-koreio", "Sud-afriko", "Ebur-bordo" (sed ĝustas du majuskloj). Kaj Nobel-Premio laŭ mi klare estas propra nomo... "nobel-premio" simple estas iu ajn nobela premio, sed ja tute ne temas pri la esperanta adjektivo nobela, sed pri sinjoro Nobel kun majusklo, kiu donis sian nomon al la premio.

ThomasPusch 17:08, 13. Jan 2007 (UTC)

Ne miksu geografiajn nomojn kun aliaj. Narvalo 17:19, 13. Jan 2007 (UTC)

Nu, temas pri la sama principo... ThomasPusch 19:24, 13. Jan 2007 (UTC)

[1]

"Nobel-premio pri literaturo" -vikipedio

Plej oftas tiu formo. Do, ni devas sekvi tion, ne krei novajn kutimojn.