Diskuto:Nordia Milito 1655-1660

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne Nordiaj militoj? En Esperanto ekzistas vortoj "nordia" kaj "sudia". Nordiaj landoj de Eŭropo, Sudiaj ŝtato de Usono... Petro@diskkont 19:39, 11. Feb 2008 (UTC)

En Esperanto "ekzistas" ĉiu vorto, kiun iu iam uzis por privata dialekto, egale, kiel superflua ĝi estas, au kontrau la fundamento au kontrau la kutime uzata lingvo.

Esperanto kutime formas nonom de lando el la nomo de la enloĝanto, aldonante la sufiksojn -i- au -uj- au la nocion -land- (german - Germanio, polo - Polujo, ruso - Ruslando). En alia kazo la radiko mem prezentas la landnomon (Australio, Angolo).

Do "nordio" estus derivo de "nordo", kio lau la skizita koncepto estus la enloĝanto de tiu lando. Evidente tio ne estas. Kompreneble vi trovas ekzemplojn, kiuj bazas sur alia kompreno de la lingvo - vd. mian indikon pro privata lingvo. Vikipedio havas ankau normigan funkcion, ni konsciu pro tio kaj atentu pri altkvalita, respondeca kaj deca evoluado de la lingvo.

La problemo estas la traduko de la nocio "nordisch/nordisk". Oni povas traduki simple per "norda" (kiel en la angla kaj franca vikipedioj) au, se vi ne volas tion, per "nordlanda".

Estas malbona maniero bazi fuŝan tradukon (nordia) sur alia fuŝa traduko (sudio - cetere, kiu inventis tiun?). "Sudio" en la senco de "Südstaaten der USA" estu sudŝtataro de Usono. -- MichaelL2008 09:08, 10. Sep 2008 (UTC)