Diskuto:Nordio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas al ĝi strukturon[redakti fonton]

La artikolo mankas stukturon.--Denizo 12:17, 19. Mar 2007 (UTC)

Mi proponas uzi la titolon "Nordlandoj" por ĉi tiu artikolo, ĉar Nordio uzas la ne-oficialan kaj tro multsencan sufikson I (rimarku ke ĉi-kaze ne temas pri la I kiu anstataŭgias UJ, ĉar "nord/" ne estas popolnomo). La Listo de Simplaj Samsignifaj Vorotj ankaŭ proponas ke oni uzu "Nordlandoj" anstataŭ "Nordio". Ĉu iu kontraŭas al ĉi tiu titolŝanĝo? Marcos 12:12, 26. Jul 2009 (UTC)

Laŭ mia sperto en Esperantujo, "Nordio" estas la normale uzata (eble eĉ: la sole uzata) esperanta vorto por tiu ĉi regiono, kiel ja klare diris la frazo kiun vi bedaŭrinde forredaktis. Eĉ se la kunmetaĵo "Nordlandoj" eble estas teorie pli bona (pri tio mi ne diskutas), ĝi laŭ mia scio absolute ne ekzistas en efektive uzata Esperanto. Vikipedio ne estas la loko por enkonduki esprimojn tute kontraŭajn al la efektiva lingvouzo. Tiel: Jes ja, mi kontraŭas al tia titolŝanĝo. Moldur 20:46, 26. Jul 2009 (UTC)
P.S.: Vi ankaŭ ŝanĝis de "Finnlando" (la plej kutima formo) al "Finnujo". Ĉu vere tio estas taŭga apliko el la ĵusa balotrezulto pri landnomoj? Moldur 20:50, 26. Jul 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Moldur. Vikipedio registru faktan lingvo-uzon kaj ne teoriajn fantaziojn de "bonlingvuloj". Ĝuste do "Nordio" kaj "Finnlando". Helga Schneider 04:12, 27. Jul 2009 (UTC)
"Nordlandoj" ne estas teoria fantaziaĵo, sed apartenas al la fakta lingvouzo: Jen kelkaj retpaĝoj kie ĝi estas uzata: [1], [2], [3]. Mi ne volas kontesti la facile pruveblan fakton ke nuntempe la formo "Nordio" estas pli kutima, sed ĝi certe ne estas la sola formo uzata. Ĉar "Nordlandoj" ankaŭ estas uzata, ni ja devas atenti ankaŭ aliajn faktorojn, kiel ekzemple la logikon de la kunmetaĵoj kaj la uzindecon de la unuopaj vorteroj en la kunmetaĵoj en la maniero kiel ili estas uzataj ĉi-kaze.
Pri "Finnujo": Ĉar mi tute reverkis (ne nur forme sed ankaŭ enhave) la unuan alineon, mi povas laŭ la nunaj reguloj decidi, kiun formon havu la landnomoj en ĝi, almenaŭ ene de la kadro de la landnomoj aprobitaj fare de la Akademio. Kaj jen kion la Akademio diras pri ĉi tiu temo en sia ĉi-jara rekomendo pri landnomoj:
En kelkaj gentobazaj nomoj oni uzas la radikon LAND anstataŭ UJ/I, pro internacieco aŭ Esperanta tradicio:
  • poloj → Pollando (la lando de la poloj)
  • svisoj → Svislando (la lando de la svisoj)
Sed kompreneble oni povas ankaŭ en tiaj okazoj uzi UJ/I: Polujo/Polio, Svisujo/Svisio.
Do "Finnujo" estas aprobita fare de la Akademio; aldone ĝi estas uzata sur miloj da Esperantlingvaj retpaĝoj; kaj mia ĉi-kaza uzo estas laŭ la novaj Vikipediaj reguloj pri landnomoj. Do aliaj ne rajtas ŝanĝi ĝin krom se ili grave reverkas la frazon aŭ alineon en kiu ĝi aperas. Marcos 22:09, 27. Jul 2009 (UTC)
Neniu el la "trafoj" pri "Nordlandoj" citita de vi celas la nocion, pri kiu temas tie ĉi. Vi mem konsentas, ke Nordlandoj estas la pli malofta formo. Do la ĉefa formo estu la kutima Nordio, "Nordlandoj" povas esti maksimume kromformo. Sensubskribe aldonita de Helga Schneider
Fakte la de mi cititaj uzoj de "Nordlandoj" ja celas tion, kion priskribas ĉi tiu artikolo; alikaze mi ne citus ilin!
Nun ŝajne ne troviĝas iu kiu subtenas mian titolŝanĝ-proponon, do mi cedas al la nuna formo de la titolo (almenaŭ ĝis troviĝos iu, kiu subtenas mian proponon). Sed la alternativo "Nordlandoj" tamen estu menciata en la unua frazo. Marcos 14:44, 28. Jul 2009 (UTC)