Diskuto:Nov-Orleano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedia Stilo[redakti fonton]

Kelkaj el la lastaj ŝanĝoj al tiu ĉi artikolo ne sekvas la Vikipedia stilo. Por Usono la landa subdivido estas "ŝtato" kaj la sub-subdivido estas "konteo". Tiu ĉi vorto estas en uzo por ĉiuj aliaj artikoloj pri Usono. Tiu ĉi afero estis diskutita kaj konsentita antau pli ol jaro.

La dua afero estas utileco de lokaj nomoj en Vikipedio. La unua mencio de nomo devas esti en la loka lingvo kun parenteza klarigo en Esperanto. Tio ĉi faras Vikipedio pli utila al legantoj. Do oni devas skribi "Marde Gras (Dika Mardo)". La escepto al tio ĉi okazas kiam la Esperanta nomo ankoraŭ estas larĝe uzata en Esperanto. Post la unua mencio, la aŭtoro povas la loka nomo aŭ la Esperanta nomo lau sia plaĉo.

Tria afero estas la uzo de komplementoj en nomoj en esperanto. Oni kutime skribas "Urbo Washington" aŭ "Urbo Vaŝingtono" anstataŭ "Vaŝingtona Urbo". La komplemento post la pli generala nomo {"Urbo" aŭ "Urbon" ĉi kaze) ĉiam estas nomnativa, ekz. Mi vidis Urbon Washington de la aviadiloMi vidis Urbon Vaŝingtono de la aviadilo. Ofte oni lasas la komplemento en la loka lingvo se tio estas pli klara. Ekzemple ofte estas pli klare skribi la Leĝoj Newton ol la Leĝoj Neŭtono.

Kara anonimulo, principe vi pravas. Eble vi konsentas ankaŭ la praktikon, ke oni subskribu siajn rimarkigojn per iu nomo (aŭ pseŭdonimo), ĉar tio plifaciligas la referencojn en diskuto.
Certe via esprimo "Marde" anstataŭ "Mardi" estis nura tajperaro. Kaj tamen ni ĝuste tie eniras duban terenon: Ĉu vi defendus la opinion, ke unue aperu la loka nomo, ankaŭ en la okazo, ke tiu loka nomo estus en nelatinskriba lingvo?
Pri la principo, ke epiteto (ne komplemento) estu nominativa, mi konsentas. Tamen: ĉu "Newton" estas vera epiteto de "leĝoj"? Ja "Newton" estis ne leĝaro, sed homo, kaj la leĝoj, kiujn li trovis, estas "leĝoj de Newton" aŭ "neŭtonaj leĝoj". Laŭ mia memoro la sola vikipediisto, kiu defendas alian opinion, estas Vikipediisto:F3meyer. Se vi samopinias kun li, estus por mi tre interese ekscii viajn argumentojn pri tiu lingvouzo.
Vikie salutas Umberto 23:17, 11. Sep 2005 (UTC)
Mi malsamopinias kun vi.
  1. La subdividoj de Luiziano estas paroĥoj, ne kanteoj. La aliaj Usonŝtataj artikoloj uzas la vorton "kanteo" ĉar la aliaj Usonaj ŝtatoj havas kanteojn. Luiziano ne havas kanteojn.
  2. Ĉiu nomo devas esti Esperantigata. Mi ne scias prononci 数独Ladislav BOHÁČ. Se vi volas skribi la lokan nomon parenteze, bonvolu fari tion.
  3. Kial vi skribis "Vikipedia Stilo" se vi kontraŭas la adjektivigadon de nomoj?
Vik Reykja 03:58, 12. Sep 2005 (UTC)

Mardi gras aŭ Dika Mardo?[redakti fonton]

Laŭ mia opinio, "Mardi Gras" estas nomo de karnavalo aŭ festtago(j) kiu okazas (ĝenerale, ne ĉiam) la mardon antaŭ karesmo. Ĉi tiu dato estas konata kiel "Mardi Gras" (Dika Mardo) en la franca, "Shrove Tuesday" (pentomardo?) en la angla (certe ne Fat Tuesday!) kaj "Antaŭfasta mardo" en esperanto. Do, mi opinias, ke "Mardi Gras" estas internacia nomo de la festo (vidu la intervikian ligilojn de en:Mardi Gras al la aliaj lingvoj, preskaŭ ĉiu ligas al "Mardi Gras"). Se mi pravas, la nomo de la festo devus esti esperantigota kiel "Mardigraso", ĉu ne? (sed, ke la Akademio decidu tion!) Tamen, mi pripensas, ke Mardi Gras estas titolonomo de la karnavalo ĉe N-O, pro tio ni sekvu Eo-Vikipediajn normajn pri nomoj. Mardi Gras nomiĝas Mardi Gras kiel la Woodstock-a festivalo estas la Woodstock-a festivalo, kaj ne Lignabastono-festivalo. Kaj la sama regulo por la festivaloj nomita "Jazz Fest" kaj "Southern Decadence", Jazfesto kaj Suda Dekadenco nur estas tradukoj por informkialoj.

Se me ne pravas, bv re-ŝanĝi miajn ŝanĝojn! Amike, Le Hibou 00:58, 12. Sep 2005 (UTC)

Ensaluto kaj Pli da Stilo[redakti fonton]

Maloportune mi forgesis ensaluti antaŭ mi komencis tiun ĉi diskuto. Mi estas f3meyer

Pri stilo:

  1. "Marde" estis tajp-eraro.
  2. Mi ja kredas ke oni devas uzi la lokan nomon unue. Tio ĉi faras la artikolon pli klara. Se vi ne povas pronoci ĝin, ne ĝenu; la Esperanta nomo sekvas parenteze. En mia unua artikolo pri la kontea ĉefurbo Sherman, Teksaso. Multaj argumentis ke mia uzo de "Ŝermano" ne estis klara. Post iom da penso, mi konsentis.
  3. Mi eraris uzante "komplemento"n. Mi fakte pensis pri epiteto. Sed la epiteto ne devas egali la determinanto. La subkomprenita vorto estas "nomita". La urbo ne egalas al "George Washington" aŭ "Vaŝingtono"; ĝi estis nomita por li. Same la Leĝoj Newton ne egalas al Newton; Newton estis unu el la malkovrantoj de ili. Fakte ili estis nomita de Euler por Newton. Same oni povas uzi la festivalo Woodstock, eĉ se la festivalo ne estis egala al la urbeto Woodstock. La fakto estas ke la fesivalo nomiĝis Woodstock. La formo "Woodstock-a festivalo" ne estas erara; ĝi simple ne estas tiel klara kiel "festivalo Woodstock". Same "la neŭtonaj leĝoj" ne estas erara, ĝi ne estas tiel klara kiel "la leĝoj Newton".

f3meyer 7:41 12. Sep 2005

...

Mi forgesis aldoni gravan punkton al 2 supren. Vikipedio estas enciklopedio kaj devas esti facile serĉebla. Se oni uzas nur Esperantajn nomojn kaj ne lokajn nomojn tiam Vikipedio ne estas serĉebla por tiuj kiuj ne scias la Esperantan nomon. Do, ĉu la Esperanta nomo venas unue ĉu due, ambaŭ nomoj devas esti en la artikolo. Ni devas konsenti pri stilo por fari nian kunan laboron pli legebla. Laŭ mi, plej klara estas unue uzi la lokan nomon kun parenteza enkonduko de la Esperanta nomo kaj tiam uzi nur la Esperantan nomon. Amike f3meyer 15:02 12 Sep. 2005 (UTC)

Mi plene konsentas pri "festivalo Woodstock", laŭ mia impreso la festivalo vere akiris tiun nomon (kiu origine estas nomo de loko): eblas diri "Woodstock estis grandioza evento" (forlasante la vorton "festivalo"). Mi ne konsentas pri "leĝoj Newton", ĉar Newton estis homo, ne leĝo. Se "Newton" estus la nomo de leĝo(j), oni povus forlasi la vorton "leĝo": "La unua Newton diras..."*. Sed tio miaopinie ne eblas. – Umberto 19:08, 12. Sep 2005 (UTC)
Oni ofte devas uzi determinanto por klarigi epiteto. Ekzemple, en Usono ni havas la viron Vaŝingtono, la urbon Vaŝingtono, kaj la ŝtaton Vaŝingtono. Kiel verkanto aŭ parolanto, oni devas uzi la determinanto unuafoje por klarigi la aferon. Post tio oni povas uzi la epiteto kiel nomo sen determinanto.
Oni ja bezonas klara, kurta, kaj facila metodo por nomi ekvacioj kaj sciencaj leĝoj en Esperanto. En la faka anagla oni ja faras tion. Ekzemple fizikistoj kaj matematikistoj ofte uzas "the Hamiltonian" (la hamiltona), "the La Grangian" (la lagranĝa) kaj "the Jacobian" (la jakoba) por nomi ekvacioaj. Uzo de la epiteto povus esti tia metodo por fari Esperanton pli utila kiel faka lingvo. Sed ni devas diskuti tion en alia loko.
f3meyer 3:51 13. Sep 2005 (UTC)
Kara viki-kolego, evidente mi esprimis min tre malklare. Mi ne dubas, ke la leĝoj pri gravito ktp. nomiĝu "Newton-aj leĝoj", "neŭtonaj leĝoj" aŭ "leĝoj de Newton". Tute bone. Mi opinias, ke ili ne nomiĝas simple "Newton" (sen "leĝoj"). Sed la konstruo "substantivo + substantivo epiteta" (Plena Analiza Gramatiko, 132, nomas ĝin "anoncvorto + nominacio") eblas (miaopinie) nur, se la nominacio estas vera nomo, kaj tio signifas, ke ĝi povus stari ankaŭ sen la anoncvorto. Tio eblas ĉe "la fizikisto Newton...", ĉar Newton estis fizikisto, sed Newton ne estis leĝo. La leĝoj ne nomiĝas "Newton", ili nomiĝas "de Newton" aŭ "Newton-aj". – Umberto 19:22, 13. Sep 2005 (UTC)