Diskuto:Oĥotska Maro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Oĥotska maro)

La artikola titolo estas "Oĥotska maro" kun "ts", kaj tekste estas "Oĥocka maro" kun "c". En la rusa temas ne pri litero "ц"="c", sed pri du literoj "тс"="ts", ĉar la nomo devenas de la rivero Охота=Oĥota (kaj de la - el la rivera nomo variigita - nomo de la urbo Охотск=Oĥotsk situanta ĉe la enfluejo de la rivero en la Oĥotskan maron). Ĉar artikola titolo laŭ lingvaĵo samu al la artikola teksto, mi adaptas la tekston al la formo "Oĥotska maro" kun "ts". ThomasPusch (diskuto) 18:35, 25 Mar. 2014 (UTC)

Tute prave! La literumo kun "c" estas erara, ĉar ĝi malrespektas la fonologian sistemon kaj de Esperanto kaj de la rusa lingvo, en kiu originis la nomo. Ambaŭ lingvoj havas klaran kaj netan distingon inter "c" kaj "ts", pro tio la literumo kun "c" igas la nomon ne rekonebla, kaj tute senbezone. Mi finkorektis la literumadon al "ts" en la teksto, kaj mi tuj iniciatos alinomadon en VP:AA. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:02, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Kondratjev-vortaro: Oĥotska Maro RG72 (diskuto) 05:03, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Post la supre klarigita movo de la teksto al titolo "Oĥotska maro" en marto 2014, en oktobro 2019‎ Robin van der Vliet sen diskutpaĝa noto removis la paĝon Oĥotska maro al titolo "Oĥocka Maro". En Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Oĥocka Maro -> Oĥotska Maro estis ampleksa diskuto de la 28-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 2022, laŭ kiu en plimulto decidiĝis favore al la formo "Oĥotska maro" - akorde al la nuna formo en PIV 2020. ThomasPusch (diskuto) 23:12, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]