Diskuto:Okcidenta arbuto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La PIV konsideras "Arbuto" kaj "Fragarbo" kiel sinonimoj. Tiu estas iome nekorekta. Oni rezervu "Arbuto" por la genro, kaj "Fragarbo" por la specio Arbutus unedo ( angle : Strawberry Tree ).--Forstbirdo 14:13, 17. Maj 2009 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la aparta termino arbuto estas uzenda por la genro, sed por la specio estu uzata devena formo de tio. La vorto fragarbo estas laŭangla traduko kaj krome ŝajnigas, ke temus pri iu arbo kun fragoj kiel fruktoj. Sed ja certe temas pri tute alia planto, ĉu ne? Bedaŭrinde mi ne scias, kion signifas la scienca parto unedo. Ĉu iu scias tion? Bedaŭrinde NPIV nur enhavas la vorton por la genro. Kore --Tlustulimu 20:03, 18. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Mi ripetas ke mi trovis la nomon de fragarbo en la PIV. Ĉu tiu fonto ne estas fidinda aŭ ne Esperanteca ? Ankaŭ en mia propra lingvo oni nomas la arbeton : "Aardbeiboom", t.e. fragarbo. Ĝi povas esti arbeto ĝis 15 m alto, kaj kaŭze de la fruktoj oni senpere pensas al "arb(et)o kun fragoj", laŭ mi tre bela kaj trafa nomo. Ĉu oni donu la nomon de la genro al tiu de la specio ??? Tre konfuziganta propono laŭ mi. Ĉu Arbutus unedo estas la plej konata specio ? Por kiu, kaj kie ? Mi apogas vian ideon ĉi supre por serĉi apartan terminon. Aliaj serĉu ĝin, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutadojn. Se mi ne iome amus la Zamenhofan lingvon, mi tuj forlasus la vikipedian projekton. Mi protestas kontraŭ la maniero laŭ kiu "oni" decidas en la Esperanto Vikipedia. Mi esperas ke estonte tiaj decidoj estu pritraktataj de komisiono de objektivaj personoj. --Forstbirdo 20:07, 19. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Mi aldonas kelkajn ekzemplojn provante ke la uzado de "Arbuto" rilatas ofte al la genro, ne ĉiam al Arbutus unedo. Insulo Galiano (Kanado), certe ne A.u.; Orelkecalo (Meksikio), same; Krimea montaro, Martjano (kabo) : koncernas :Arbutus andrachne. Ankaŭ en la Kanariaj Insuloj troviĝas Arbutus canariensis. Mi nur volas diri ke ĉiu specio havu sian propran nomon, ne tiun de la genro. Sed kun la statistikoj oni provas ĉiun, kiel vi scias. Korajn salutojn.--Forstbirdo 17:08, 20. Maj 2009 (UTC)
Interesa estas kompari kun anzino, speco de kverko (Quercus ilex), nomata ankaŭ ilekskverko, verda kverkoĉiamverda kverko. La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo. La anzino tamen estas tut-mediteranea specio...--Forstbirdo 20:27, 22. Maj 2009 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ankaŭ rigardis en mian dikegan vortaron Germanan-Esperantan kaj tie trovis, ke la vorto arbuto estas uzata por la genro Arbutus kaj la specio Arbutus unedo. Sed mi ne scias, ĉu tio estas en ordo. Krome estas menciita fragarbo kiel traduko. Kaj mi ankaŭ serĉis tradukon por unedo en mia latina vortaro, sed vane. NPIV2002 uzas la vorton arbuto nur por la genro. - Nur iom strangas, ke ekz. la ĉeĥa vikipedio (Genro: cs:Planika, specio: nomoj estas listigataj en la prigenra artikolo, sed la artikoloj ankoraŭ ne kreataj) bone distingas inter la genro kaj la specioj. Do ni plu serĉu solvon, kiu ebligus distingon, ĉu ne? - Unu ebleco laŭ NPIV2002 ja povus esti nova radiko arbutuso por la genro kaj la jama arbuto restas por la plej grava specio. Tio estus laŭ la paro piro (por la frukto, ĉar estas fundamenta radiko) kaj piruso (por la genro). Kore --Tlustulimu 09:30, 23. Maj 2009 (UTC)
(+) Alia ebleco de destingo estus arbuto por la genro kaj fragarbo por la specio Arbutus unedo. Tio evitus apartan, novan vorton. Kion vi pensas pri tio? Kore --Tlustulimu 09:32, 23. Maj 2009 (UTC)

Kara Tlustulimu, Kiel vi povas pensi, mi preferas la lastan solvon. Ne nur la angloj kaj la usonanoj parolas pri "fragarbo", ankaŭ la germanoj, la danoj, la flandroj kaj la nederlandanoj. Mi scias ke tiu ĉi ne estas bona argumento, sed aliaj jam suprenvenigis la statistikojn. Oni daŭre uzu la ekzistantan nomon por la genro, pri tiu ne estas dubo laŭ mia sento. La nomo "Arbuto" jam estas uzata por la genro en pluraj artikoloj.

La “plej grava specio” laŭ mi ne science ekzistas. Tiu nur provas ke Esperanto ĝis nun estas tro eŭropea. Plejparte de la vortaristoj supozis ke Arbutus unedo estus la sola specio de la genro. Kiu studas iome atente la artikolojn : Insulo Galiano, Martjano (kabo), Orelkecalo devas konkludi ke ĉeestas verŝajne ne-scienca uzado de la termino “Arbuto”

Kiel jam dirite, mi preferas ne trudi "mian solvon" por la nomo de la specio. Mi nur certas ke uzado de sama nomo kaj por la specio kaj por la genro estas evitenda.

Pri la titoloj por artikoloj, mi legis en Vikipedio:Titoloj de artikoloj ke oni rajtas ( rilate zoologiaj unuoj ) uzi la pluralon nur por taksonoj superaj al la genroj ( ekzemple : lacertuloj, reptilioj). Se oni aplikus tiun rikomendon/regulon al la botaniko, oni ne titolu "Arbutoj" por la genro ! Mia demando estas : kiel titoli artikoleton pri la genro Arbutus, kiun mi eble redaktos.

Finfine, por eviti parton de tiaj malkonkordoj, Vikipedia eble povus decidi titoli ĉiujn artikolojn pri specioj per la latina nomo ??

Mi dankas pro via intereso por la disputo, vin salutas kaj ankaŭ s-ro Kani.--Forstbirdo 14:07, 1. Jun 2009 (UTC)

Laŭ mi titoli kun sciencaj nomoj evitas malkonkordoj kaj estas neŭtrala. pino 15:57, 1. Jun 2009 (UTC)
Oni rigardu la genro Ramno. Tie neniu pensis nomi unun specion "Ramno"...--Forstbirdo 21:05, 13. Jun 2009 (UTC)