Diskuto:Onda fervojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alia termino[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke anonimulo de la IP-adreso 109.211.206.25 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) forigis sendiskute la alian terminon reltobogano el la enkonduko de la artikolo. Ĉu ni volas akcepti tian agadon? Mi pensas, ke ne. --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 8 Mar. 2014 (UTC)

Kvankam tie ĉi ne notiĝis respondo, la alternativa nomigo rel-tobagano ankoraŭ estas en la teksto, kaj tio bonas. Tobogano estas akceptita vorto de Esperanto, kiun mencias interalie PIV, sed en PIV menciatas nek aparta vorto "reltobogano" nek la formo "onda fervojo", kvankam "ondo" kaj "fervojo" kompreneble ekzistas kaj estas multe pli konataj vortoj ol "tobogano", kaj tial eblas facile dedukti signifon de la senco. Tamen povas facile esti ke la du vortoj menciatas en aliaj renomaj vortaroj de Esperanto, mi ekzemple aparte kontrolus en la Bildvortaro en Esperanto de 2012, se mi havus ĝin ĉe-mane. Ambaŭ vortoj estas permeseblaj en Esperanto, ĉar ili nur konsistas el eroj menciataj en ĉiuj ampleksaj vortaroj kaj ne enhavas iun persone inventitan "pseŭdovorton". Tamen bonvenus referencoj pri efektiva vortara mencio - se iu trovas la vortojn en iu el siaj vortaroj en sia biblioteko, bonvenus mencio de konkretaj lokoj en la koncernaj vortaroj. ThomasPusch (diskuto) 00:27, 4 okt. 2023 (UTC)[Respondi]