Diskuto:Operaciumo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mi opinias, ke "Mastruma sistemo", (cetere esti pli internacia, cp. fr: Système d'exploitation, en: operating system) estas pli bona ĉar ĝi pli ĝuste priskribas tion, kion ĝi faras en la komputilo. Oparaciumo ŝajnus indiki la blaton kiu faras nun logikajn kaj kalkulajn operaciojn.

Ankaŭ mi - mi neniam aŭdis la vorton "Operaciumo", nur "Mastruma sistemo" kaj foje "operativsistemo" aŭ "operativa sistemo". La demandu estus, ĉu Vikio devas respeguli la kutime uzantaj vortoj aŭ la strikte korektaj? --Jacob Nordfalk 14:32, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Mi guglis kaj jen la rezultoj: operaciumo - 18200 reeĥoj, Mastruma sistemo - 8990 reeĥoj, aliaj nulas. Do, operaciumo estas multe pli uzata. --P.Fiŝo 13:36, 23. Jun 2009 (UTC)

[redakti] Fontoj

Saluton,

la vorto "operaciumo" estas laŭ mi tamen la plej bona traduko. Ĝi aperas en Komputada Leksikono kaj ReVo.

Vidu ankaŭ la rimarkon en ReVo: http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=operaciumo&kadroj=1

Amike,

Yves Nevelsteen Kunordiganto de la projekto Komputeko.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj