Diskuto:Ora Legendo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu kategorion por la sanktuloj de la Ora legendo?[redakti fonton]

En la teksto pri la sankta Remiĝo de Reims proponiĝas ruĝa, ankoraŭ ne kreita kategorio "Sanktuloj de la Ora legendo". Tian kategorion mi trovis en neniu alilingva vikipedio, sed eble mi ne ĉie serĉis. Ĉiukaze konatas ke la Ora Legendo enhavas hagiografiojn de 153 (!) kristanaj sanktuloj. Mi el la fontoj eble deduktis jam dekon da ili, kaj ne havus ideon de kie preni liston de ĉiuj 153, se alilingva vikipeda kategorio mankas. Kaj la kategorio fine estus tiom granda, ke ĝi nur estus "subjektiva elekto de la 153 plej gravaj kristanaj sanktuloj". Alivorte: mi pensas ke tia kategorio, kiun ankoraŭ necesus konstrui, ne sencas. Pravigi ĝian kreon nur povus almenaŭ unu kompleta alilingva vikipedia kategorio plus almenaŭ unu-du eksteraj referencoj rete ligitaj. ThomasPusch (diskuto) 10:20, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]