Diskuto:PSK31

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "digita" ĝustas?[redakti fonton]

Saluton. Mi havas certan dubon, ke la vorto "digita" estas ĝusta. Laŭ Nova PIV estas eĉ "cifereca", kien kondukas "diĝita". Laŭ la grandega vortaro de Krause eblas kaj "diĝita" kaj "cifereca". --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 23 Apr. 2012 (UTC)

Hazarde mi nun trovis vian rimarkon. En la artikolo mi ne uzis digita, sed diĝita, eble mi iam ŝanĝis tion. NPIV diras evitinda kaj uzenda cifereca. Mia Krause kompakt ne havas ĝin. Mia pli dika Krause enhavas diĝita horloĝo. Okelmann diras diĝita.

Mi preferas diĝita, ne cifereca, ĉar ĝi estas pli simila al la angla vorto kaj la germana, franca ktp. Kial NPIV opinias "evitenda"? --Hans Eo (diskuto) 21:24, 14 Jun. 2015 (UTC)

Mi nun trovis mian dikan Krause Eo - de Tie mi trovas nur diĝita. --Hans Eo (diskuto) 21:29, 14 Jun. 2015 (UTC)

Esperanto-konkurso[redakti fonton]

Erare mi trovis:
Rimarko: mi klopodos fari bildon kun tiu interesa situacio, kaj enmeti ĝin ĉi tie (almenaŭ kun diversaj nacilingvaj tekstoj). Se iu povas helpi, bonvolu!
kaj relokigas ĉi tien.
JabieroKubo (diskuto) 08:08, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]