Diskuto:Palestina aŭtonomio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la paralela teksto Palestino, iu anonimulo (IP 139.222.127.33) skribis la 6-an de februaro 2006:

Citaĵo
 Mi pensas ke la tuta artikolo havas polemikan kaj kontraŭ-israelan tonon kiu ne estas taŭga por enciklopedio, ĉefe la parto pri la filisteoj kiuj "ne volas rekapti la landon". 

Pli ol kvin jarojn pli poste, daŭre la teksto Palestino havas iujn polemikajn kaj tre emociajn, neenciklopediajn frazerojn. Kaj aliflanke estas ia duobleco inter la tekstoj Palestino kaj Palestina Aŭtonomio=Palestinaj Aŭtonomaj Teritorioj, la nuna palestina (preskaŭ)ŝtato. Laŭ mi pravigeblas havi apartajn artikolojn unuflanke pri la historia regiono, kaj aliflanke pri la nuna (preskaŭ)ŝtato [en la plej multaj alilingvaj vikipedioj estas tiel] - sed tiam necesas klare distingi. Plie indas konscii ke ankoraŭ ekzistas artikolo pri la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, iom neelegante esperantigita vorto el alilingvaj (ekzemple la anglalingva) modeloj, do la registaro de la nunaj Palestinaj Aŭtonomaj Teritorioj. Ĝi certe havu apartan artikolon (pri plej bona nomo eblus ankoraŭ diskuti, la angla vorto authority ankaŭ tradukeblas "institucio", "registaro" kaj aliel), sed ankaŭ pri tiu teksto necesas konscii kiujn informojn meti tien kaj kiujn en la aliajn du artikolojn.

ThomasPusch 11:13, 6 Sep. 2011 (UTC)

Por la nuna (preskaŭ)ŝtato, la artikolo Palestino estus logika rilate al la kategorio:Urboj de Palestino.--pino 11:31, 6 Sep. 2011 (UTC)
Ekde la fino de 2019, krom Palestino kaj Palestina aŭtonomio estas ankoraŭ tria artikolo pri Palestiniaj teritorioj, kaj ekde fino de 2020 kvara pri ŝtato Palestino, kiu je unua rigardo aspektas tre simila al la teksto pri Palestina aŭtonomio. Tiu inflacio de artikoloj respegulas nur la alilingvajn kutimojn en vikipedio, ekzemple angle pri Palestine, Palestinian territories, Palestinian National Authority kaj state of Palestine aŭ hispane Palestina, Territorios Palestinos, Autoridad Nacional Palestina kaj estado de Palestina. Tamen necesas atenti ne duobligi artikolojn, kaj klare elstarigi en la tekstoj kiu estas la celo precipe de du tekstoj Palestina aŭtonomio kaj ŝtato Palestino. Iel ŝajnas al mi, ke la Palestina aŭtonomio nur en internacia diplomatio komence de 2013 ricevis novan nomon ŝtato Palestino. Ĉu tia ŝanĝo de oficiala nomo vere pravigas tute novan tekston, aŭ ĉu eblus adapti kaj ŝanĝi la ekzistantan tekston? Ekzemple Ĉeĥio en la internacia diplomatio ĝis majo 2016 oficiale nomatis Ĉeĥa Respubliko kaj nun ankaŭ en aliaj lingvoj nomatas paralele al nomo Ĉeĥio -sed la nomoj Ĉeĥa Respubliko kaj Ĉeĥio priskribas la saman landon, kaj konsekvence estas nur unu artikolo en vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 09:55, 17 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi rekomendas pliprecizigi la nomon kaj alinomi la artikolon al "Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato" (tiel kiel ĝi nomiĝas en la origina araba). Notimdas ke jam ekzistas samnoma artikolo Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, sed verŝanje en neencikloipedia formo. Sj1mor (diskuto) 19:53, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]