Diskuto:Patroj kaj filoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Patroj kaj Filoj)

En la esperantlingva literaturo (vidu ekzemple la bildigitan titolpaĝon de la verkaĵo) la verkisto dum la unuaj jardekoj de la lingvo kutime skribiĝis Turgenjev, ne Turgenev. Laŭ Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio tamen preferinde estu Turgenev, sed ekzistu alidirektigo de (Ivan) Turgenjev al la artikola titolo. Mi kreas tiun alidirektigon. --ThomasPusch (diskuto) 21:59, 3 Jun. 2013 (UTC)

@ThomasPusch: Fakte Kabe transskribis ĝuste per Turgenev (vd la bildon de la titolpaĝo de 1909, kiun mi ĵus aldonis). La transskribo Turgenjev estas unu el pluraj ŝanĝoj fare de la SAT-redaktoro, kiuj faris la postajn eldonojn malpli modernaj ol la originala teksto de Kabe (el 1909).--Sergio (diskuto) 14:34, 15 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la informo kaj la alŝuto. Mi bonvenigas la dosieron, kiu restu en vikipedio, prefere en la komunejo, sed en kazo de diskuto pri forigo tie ankaŭ eblas loka alŝuto al la esperantlingva vikipedio. Mi nur volus peti pri pli bonkvalita alŝuto. La dosiero nun estas tre eta (nur 79 kB), kaj grafike videble malbonkvalitas. Mi supozas ke vi mem skanis la unuan paĝon de libro en via posedo aŭ alirebla al vi. Se estas tiel, mi volas peti vin reskani la paĝon en pli bona distingivo. Ĉu tio eblas? Antaŭdankas ThomasPusch (diskuto) 14:42, 15 jul. 2016 (UTC)[Respondi]