Diskuto:Pazigrafio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

pasigrafio (kun "s") estas forma arkaismo evitinda, kiu ignoras la regulon de asimiligo de s al z inter du vokaloj. Ĝuste do pazigrafio (kun z) kiel notite en PIV.

La supra komento estas perfekte prava. Mi ŝanĝis kelkajn "pasigrafi-vortojn" de tiu ĉi artikolo. Mankas ĝia titolo.

Asimiligo de s al z inter vokaloj estas francisma fenomeno. Tiu okazas en franca kaj portugala lingvo. En hispana lingvo, ekzemple, tio tute ne okazas. Hispanlingvano prononcas kaj skribas "pasigrafia", nur franclingvano aŭ portugallingvano skribas "pasigraphie/pasigrafia" kaj prononcas /pazigrafie/ /pazigrafia/. Kial franca fenomeno iĝu universala? Ĉu pro aŭtoritato de PIV?Roberto 18:16, 12. Feb 2008 (UTC)
Ne pro PIV, sed pro Zamenhof, kiu uzis la formon "pazigrafio". Vidu ekzemple en la Fundamenta Krestomatio. Bertilow 08:51, 13. Feb 2008 (UTC)