Diskuto:Persefono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mia kara Roberto, temas pri universala tendenco en Esperantio, tiu maniero skribi, almetante "a" antataŭ "o" en la finoj de inaj nomoj propraj. Vidu ke PIV adoptas tian manieron, kaj mi paritikulare preferas tiun manieron. Tiel mi faris en la aritkoloj pri la mitaj diinoj (Persefona, Kora, Demetra, k.a.) Elkore Aluizjo Abreu ~

Kara, estas plezuron koni vin. Sed ne, vi eraras, karulo, tiu ne estas universala tendeco. Due, via versio de PIV estas malnova. Pli novaj versioj de PIV ne akceptas plu formoj kiel Afrodita, nur Afrodito. Tion oni jam diskutis vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2006_8 la 3-an (rusaj diinoj) bonvole. Tie oni diris

Vi malfruas de unu PIV. La formo en la reviziitaj formoj estas Afrodito. Kvazaŭ ĉiuj virinaj nomoj en "A" ŝanĝiĝis al la regula eo:formo de substantivo "O". Plus restas kelkaj kiel "Marta" (paralele kun "Marto") pro historiaj kialoj, sed kursive kaj sen indiko de radiko, kiu karakterizas prunton de naciaj vortoj. Afrodito ankaŭ estas besto. Mi sugestas ke same kiel por Marto (planedo kaj dio), oni sisteme aldonu "(dio)" aŭ "(diino)" al la nomoj en la titolo kiam ekzistas tiaj kazoj --Ssire 04:26, 9. Maj 2006 (UTC) Tion cetere mi faris--Ssire 06:57, 9. Maj 2006 (UTC) Alie: Pri "arbitra altrudo": PIV estas eldonata de SAT, kiu rajtas eldoni tion, kio al ĝi plaĉas, neniu estas devigata obei la SAT-eldonojn, do PIV altrudas nenion al neniu.--Ssire 06:57, 9. Maj 2006 (UTC) Roberto 11:02, 13. Jul 2006 (UTC) Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Afrodito_%28diino%29"


Roberto, mi konsideras viajn argumntojn kaj konsultis la cititan paĝon de vikipedio. Fakte mi ne havas la novan PIV- on. Aluizjo Abreu

Saluton, ĉi bildo konfliktas kun la kopirajto. La bildo eble foriĝos de Commons:. Dankon. commons:user:Jastrow 10:31, 3. Nov 2006 (UTC)