Diskuto:Pesto (kondimento)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni kursivigu pesto ĉie por eviti pensojn pri pesto. - Jorge Camacho

Ĉu peŝto ne estus pli bona vorto?--Verdulo 17:19, 5. Jun 2009 (UTC)
La vorto Peŝto jam ekzistas, kiun mi ne uzas, mi preferas Pest (urbo). --Crosstor (diskuto) 10:30, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
"Peŝto" estas literkombino ĝis nun en la baza vortaro de Esperanto sensignifa (se ne konsideri la esperantigon de la duonurbo, kiu kun Budao konsistigas la hungarian ĉefurbon). Tio ĝustas. Sed pesto etimologie rilatas al la e-lingva verbo pisti, al pistilo kaj pistujo, tute ne al piŝto... Tial la sono "s" ja principe bonas. Kaj la origina vorto pesto - prononcata en la ligura lingvo [PEStu] - ja klare ne havas sonon "ŝ", sed en tiu formo ankaŭ al multaj aliaj lingvoj "sen substantiva o-finaĵo" transpreniĝis en la origina formo "pesto" ... tial ŝanĝo de konsonanto en Esperanto estus aŭdaca fremdigo de la vorto. Ŝatantoj de minimuma vortprovizo en Esperanto probeble bone povas elturniĝi per alternativa vortumo "ĝenova pistaĵo", anstataŭ "pesto (kondimento)", sed ĉiukaze konstatendas ke neologismo kiel "peŝto" aŭ "pestuo" ĝis nun ne kutimiĝis aŭ disvastiĝis en la esperantlingva literaturo. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi miras, ke vi neglektas Peŝto en Vikipedio. Se vi konsentas, bv. alinomi al Pest (urbo) kaj plene forviŝi Peŝto-n!--Crosstor (diskuto) 10:46, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Tio jam estas alia temo > Vidu la paĝon "Diskuto:Peŝto". ThomasPusch (diskuto) 11:39, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Ursa ajlo[redakti fonton]

La frazo "Iu germana varianto (=variaĵo) uzas foliojn de sovaĝa ajlo anstataŭ bazilio" iom misgvidas. Principe, sovaĝe kreskanta kaj farmbiene kultivata ajlo estas la sama planto. Mi suspektas, ke la vortumo "sovaĝa ajlo" povus esti improvizita vortumo por ursa ajlo, kiu estas planto iom alia ol ajlo. Almenaŭ, en germaniaj kulinaraj vendejoj pesto el ursa ajlo, germane Bärlauchpesto, estas tute konata vendaĵo, kaj io kiel "ajla pesto" aŭ "Knoblauchpesto" ne... Tial mi ŝanĝas la vortumon "sovaĝa ajlo" al "ursa ajlo". ThomasPusch (diskuto) 10:19, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

PS: Mi aldonas novan artikolon Grana Padano kaj forigas ruĝan ligilon ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 11:21, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]