Diskuto:Petro Paŭlo Rubens

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara Yves,

Post streĉaj debatoj kaj kelkaj redaktmilitoj, okazas nune baloto pri la forigo de la tutmajuskligo de la familinomoj. Kiel vi povas vidi ĉi tie, nova sistemo baldaŭ verŝajne validiĝos. Laŭ tiu nova sistemo, oni ne plu bezonos majuskligi la familinomon en la artikoltitolo, sed nur majuskligi tion unufoje komence de la artikolo.

Ĝis la fino de la baloto, mi do preferas ne plu fari radikalajn ŝanĝojn kiel movoj de artikoloj. Mi nur remajuskligis "RUBENS" fronte de via artikolo. Ne hezitu baloti se vi estas registrita vikipediisto !

Amike,

Thomas Guibal 09:36, 14. Feb 2006 (UTC)

Mi kompletigis la biografion el la anglalingva versio. Nun eble mankas pli detala priskribo pri la verkaro. kani (diskuto) 12:07, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]