Diskuto:Piramidoj de Gizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonis alineon pri malgrandaj piramidoj. Oni povas vidi ilin el la taksio, kiam oni ŝoforas al sude situanta subtera fama tombo. Estas strange, ke ili ne estas ie menciitaj. Ĉu iu de vi havas literaturon? Aŭ faris fotojn? --Hans Eo 13:06, 12. Feb 2011 (UTC)

Inter la "mil artikoloj havendaj en ĉiu lingvoversio de vikipedio", tiu-ĉi artikolo en la esperantlingva vikipedio ĝis hodiaŭ estis inter la plej mallongaj tekstoj. Mi tial per iom pli da teksto duobligis la kvanton de 1500 al 3800 bitokoj - ankoraŭ ne tre multe, sed almenaŭ pli ol duobligo. Krome mi verkis plian artikoleton pri la piramido de Menkaure, tiel ke unu el la du ruĝaj ligiloj malaperis. Sed restas materialo por plia plibonigo... ThomasPusch (diskuto) 21:04, 4 Mar. 2016 (UTC)

En dua paŝo mi ĵus vastigis ĝin de 3800 ĝis iom pli ol 10000 bitokoj. Daŭre restas materialo por plia plibonigo... ThomasPusch (diskuto) 16:04, 21 apr. 2016 (UTC)[Respondi]