Diskuto:Pizo (planto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimata, mi opinas ke la nomoj de la kultivitaj plantaj, kiam oni priskribas pri la planto mem, devus esti skribitaj per la singulara formo, ne per la plurala, ĉar ĝi devus esti nur la mallongigo de la jena frazo: "la planto de la pizo" tiel, kiel "la planto de la maizo (ne, de la majzoj, kaj eĉ ne de la pizoj)", ktp, tial ke la vorto "pizo" rilatas la tutan planton, dume la vorto "pizoj" rilatas nur la "pizoj-semoj", kiuj eniĝas en la guŝo. Tial ankaŭ por la fazeolo, la fabo, la tomato, la avokado, ktp. Ĉu konsentite? Amike. Vinicio.

Bonvolu rigardi ĉe Vikipedio:Nomoj de titoloj#Kazo, vorteco, nombro. -- Robert Weemeyer 22:42, 8. Jul 2007 (UTC)


Mi dankas vin pro via indiko: mi rigardis la Nomoj de titoloj sed, precize al la paragrafo: Kazo, vorteco, nombroj, mi legis:

Uzu singularon. Pluralon uzu nur: .............

  • Sribante pri aferoj kiuj nature apartenas al grupo aŭ aro, notinde
        .............
        Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj.
        .............

Mi ne scias si ekzistas iu paragrafo, kiu dementas tion, sed al mi, liginte ĉi tiun paragrafon, ŝajnas ke por la nomoj de la titoloj rigardantaj la zoologiaj kaj botanikaj genroj kaj specoj, egalaj aŭ malsuperaj al la genroj, eĉ kiel okazas en multaj naciaj lingvoj, oni devus indiki la parton por celi la tuton.

Kaj "pizo" estas sendube genro, de la Tribo Vicieae, de la Familio Fabacoj, ktp.

Mi ne volus esti polemikulo, tial la afero ĉesas ĉi tie, ankaŭ si mi opinias ke tio estu la vero, kvankam mi ne estas botanikisto nek taksonomiisto. Dankon. Vinicio

Vi tute pravas. Mi petas pardonon! Kaj mi provos rearanĝi la artikolojn, tiel ke la titolo estu en la singularo. -- Robert Weemeyer 21:14, 17. Jul 2007 (UTC)