Diskuto:Poŝtelefono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu kreantoj de novaj artikoloj bonvolas ligi ne nur de la Esperanta paĝo al alilingvaj artikoloj, sed ankaŭ de la diverslingvaj paĝoj al la Esperanta? Mi multege interligis dum la lastaj semajnoj, kaj se ĉiuj mem faris tiun laboron je "siaj" artikoloj, estus granda tempoŝparilo por mi kaj aliaj "ligantoj". Bab 16:05, 7. Dec 2004 (UTC)

Esperanta textspeak[redakti fonton]

Tie ĉi, ĝi estas la "textspeak" en Esperanton. Mia Esperanto ne estas tamen perfekta sed mi pensas ke ni bezonas krei paĝon por "textspeak", uzantas la angla Vikivortaropaĝo: http://en.wiktionary.org/wiki/Category:Esperanto_text_messaging_slang

Ĝi estus tre utila por lernantoj kiel mi. :) TheFartyDoctor Diskuto 22:32, 25 Jul. 2013 (UTC)

Farita; vidu la vikipedian artikolon SMS-slango.--DidCORN la 28-a de oktobro 2016, 13:45 (UTC)

La tereno estas sesangula ?[redakti fonton]

La frazo " La senda-riceva tereno estas sesangula" aŭ estas superflua (ĉar oni scias nek kie nek kio estas al ĉiu el la ses anguloj) kaj endas esti forstrekota, aŭ bezonas pli da klarigojn kaj endas pli longigota.--DidCORN la 8-a de marto 2017, 11:35 (UTC)

Rilate al la segmento "Produktaĵoj"[redakti fonton]

Mi kredas, ke la informo pri iPhone 4 nun ne plu vere menciindas en aparta segmento. Ĉu aliaj ankaŭ kredas ke la ligiloj al iPhone kaj al saĝtelefono super ĉi tiu segmento de la artikolo sufiĉas? Se jes, mi nuligus ĉi tiun segmenton. Zjac (diskuto) 23:44, 1 jun. 2017 (UTC)[Respondi]