Diskuto:Poŝtkesto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La verkinto klare miksas la vortojn "poŝtkesto" kaj "leterkesto". Adaptenda.

Kio estas diferenco inter "poŝtkesto" kaj "leterkesto"? Ĉiuokaze la kestoj ne estas uzataj por banderoloj, do ĉi tie "poŝto" estas nur "letero"j. Maksim 10:04, 4. Jul 2006 (UTC)
Mi kopias el PIV:
Poŝtkesto: granda kesto, en kiun la publiko enmetas la ekspedotajn leterojn ks.
Leterkesto: kesto, ĉe la pordo aŭ enirejo de domo, kien la poŝtisto demetas leterojn ks.

PaulP 12:59, 4. Jul 2006 (UTC)

Mi pensas ke ek de la preciza momento kiam la poŝtaĵoj jam estas en la poŝtkesto ili ne plu estas sendotaj sed ili jam estas sendataj.

Mi simple kopiis la difinon el PIV.


Ĉu vi scias ke en plejparto de la mondo, homoj ne uzas leterkestojn aŭ poŝtkestojn? Roberto 03:32, 10. Jul 2006 (UTC)

Jes, tion mi scias. Sed kiel tio rilatas al la signifoj de la vortoj "poŝtkesto" kaj "leterkesto"?