Diskuto:Podkasto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!! Jen aliaj ebloj!! Kiam oni "podkastumas", oni elŝutas aferon lau siaj abonoj, kvazaŭ estus iu kriblilo kiu selekte lasus trapasi nur la aferojn kiujn oni petis. Oni fakte kriblas la elŝutaĵojn. Ĉu plaĉas al vi la vorto kribr-elŝuti?



Por mi, tiu vorto podkasto estas tute fuŝa. Oni rapide trovu esperantan vorton. Pri la aparato. Temas pri ilo kiu ebligas nomadan viv-stilon pri uzado de retaĵoj kiel elŝutita muziko, elŝutita video, ktp... Dank al ĝi, oni nomadiĝas pri ciferecaĵoj, bitaĵoj. Kial sekve ne nomi en esperanto la aparaton "bitnomadilo", la ilo kiu ebligas al homoj esti bite nomadaj? Kial ne eĉ paroli pri bitnomado, estas malpli klara dir-maniero sed tamen sonas bone kaj kvazaŭ komerc-nome. NI estas ja bitaj nomadoj, (nomadoj dependaj de komputiko...)

Kiam oni abonas al "podkastaĵo", oni fakte listigas ĉion kion oni volas ricevi laŭdemande, de kiu la vortoj por paroli pri la ilo: Laŭdemandilo
Laŭdemand-elŝut-softvaro
Laŭdemand-elŝut-programo
Laŭdemand-programo, softvaro
Elret-prispeciga softvaro
Elret-prispecigilo
Lauabona-elretigilo
Bitnomad-softvaro

La nomo de dosiero havigita per ldemand-elŝut-programo povus nomiĝi lodelŝo aŭ io tia, ne estas malpli stulte ol podkasto. El tio haviĝus lodelŝilo, lodelŝaĵo...

Mi ne scias kion vi pensas pri proponoj, sed proponu aliajn aferojn kaj iom post iom aperos tauga esperanta dirmaniero.

Parolas Podkastisto[redakti fonton]

Mi estas la podkastisto de Ĉi Tie Nun, kaj por mi ŝutabono apenaŭ kaptas la sencon de la komunikilo. Podkasto = Programo. Tiu "ŝutabono" dependas de la vidpunkto de la aŭskultanto, do prezentas nur duonon de la bildo. Ŝutabono estas valida vorto, sed sen vortaro, mi ne tuj pensus, ke temas pri vid/aŭda programo, sed eble pri RSS dissendado de rettaglibraj artikoloj

Plue, Vikipedio estas maltaŭga loko por proponi terminojn. Oni ĉi tie registru ekzistantajn fenomenojn, ne proponu novajn. En Guglo, serĉo por "podkasto" naskas 508 rezultojn, ĉiuj esperantaj. Serĉo por "ŝutabono" naskas nur ĉi tiun paĝon. Ŝutabono do estas fantazio de iu vikipediisto.

Kial estas tia forta rezisto al nova radiko? La sola kialo, ke podkast/ ne aperas en la Fundamento, estas ke ĝi unuafoje aperis nur en 2004. KriZe 09:50, 13. Apr 2006 (UTC) p.s. ĉu oni ankaŭ ŝanĝu "Vikipedio" al "Komputilretliberenciklopedio"?


Saluton!! :) Mi ne scias kiu skribis unuafojon la vorton ŝutaboni, sed kara, por diri al vi la veron, kiam mi aŭdis paroli pri podkasto unuafoje, kvankam mi estas juna kaj sufiĉe konas novajn teknologiojn, mi tute ne komprenis pri kio temas. Podkasto estas komerca nomo, kiu tute ne helpas kompreni pri kio temas la vorto. Pardonon, sed la vorto podkasto tute ne estas klara vorto. Oni ankaŭ povintus enkonduki imejlo anstataŭ ol retletero, ĉu ne, kial ne enkonduki novan radikon, ktp... ŝutaboni eble ne taŭgas al vi, bone, proponu alian vorton. Eĉ se podkasto povas kunekzisti kun alia pli esperanta vorto, mi petas, oni trovu ion kiu havas signifon en esperanto. Esperanto estas lingvo kun multege da riĉeco, mi ŝatus vidi esperantistojn ĉerpi ties resursojn. Ĉiel, mi multe pli bone komprenas kion signifas ŝutaboni radion ol podkasti radion, mi pardonpetas.

"Plue, Vikipedio estas maltaŭga loko por proponi terminojn. Oni ĉi tie registru ekzistantajn fenomenojn, ne proponu novajn. En Guglo, serĉo por . "podkasto" naskas 508 rezultojn, ĉiuj esperantaj. Serĉo por "ŝutabono" naskas nur ĉi tiun paĝon. Ŝutabono do estas fantazio de iu vikipediisto.":

Se vikipedio estas maltaŭga loko por proponi terminojn, kial oni proponis podkasto? Ĉu kuŝas en PIV? Mi pardonpetas, se oni nur skribas vortojn kiuj kuŝas en vortaro, la lingvo ne evoluos. Esperanto estas viva lingvo, vortoj kreiĝas nature, kaj eventuale estas poste oficialigita laŭ uzo per aperigo en vortaro. Vi povus forviŝi sufiĉe da fakaj artikoloj ĉi tie, se oni nur uzus vortojn jam ekzistantajn, ĉar fakaj artikoloj sendube ne povus ekzisti se ni estus tiel vortaremaj. Eble tiu vorto ŝutabono estas ne tre uzata, sed forviŝante ĝin, vi ne donas al ĝi la eblon esti malkovrata de aliaj esperantistoj, kiuj ankaŭ opinios ĝin pli bona ol podkasto. Se ja tuta esperantio aprobas novan vorton per ties ĝenerala uzado, unuopa esperantisto ne povas ĵeti en forgesejon, vorton kiu kreiĝis. Vikipedio ja estas la retejo kie esperanto plej povas disvolviĝi, ni lasu nian lingvon vivi trankvile. :) Mi proponas ke ni lasu forviŝita dek tagojn la vorton ŝutaboni kaj se neniu havos ĝis tiam pli bonan esperantan vorton por proponi, oni reaperigu ĝin. Amike kaj senpacience pri via respondo. Sciuro.

Se vikipedio estas maltaŭga loko por proponi terminojn, kial oni proponis podkasto? Ĉu kuŝas en PIV? Mi pardonpetas, se oni nur skribas vortojn kiuj kuŝas en vortaro, la lingvo ne evoluos.
Oni ne proponis la radikon podkast' en la Vikipedio. Ĝi aperis ĉe esperanto-uzantoj ekstere. La vorto supozeble aperos en la onta eldono de PIV (se vi ne sukcesos ŝanĝi ĝin). Bab 11:17, 18. Apr 2006 (UTC)

Sciuro, vi tute ne komprenas la ekzistokialon de Vikipedio. Vi havas la pruvodevon, por montri ke "ŝutaboni" estas vorto jam uzata inter la esperantistoj. Podkasto jam estas uzata, do tute ne gravas ke homo ne tuj komprenas la vorton je unua vido. Plue, la de vi proponita "ŝutaboni" neniel helpas klarigi aferojn. Ĉiuokaze oni devas legi la artikolon. Pluplue, podcast(ing) aŭ simile estas uzata de la plimulto de aliaj lingvoj, tial do importi ĝin en Esperanton konformigante ĝin al la e-a alfabeto estas tute normale, eĉ rekomendinde.

Vikipedio estas loko registri fenomenojn, ne krei ilin. Tial do, por diskreskigi la uzon de "ŝutabono," vi unue iru aliloke. Se homoj akceptas tiun esprimon, do bone, eble ĝi anstataŭigu podkasto. Bonan ŝancon. En mia podkasto mi neniam diros, "Bonvenon en mia ŝutabono."

Vi eraras... podkasto ne estas komerca nomo. Neniu posedas ĝin kiel varmarkon. Ĝi estas publika.

Fine, se vi tiom kontraŭas neologismojn, kial uzi "resursojn"? KriZe 03:37, 25. Apr 2006 (UTC)

Dosierradio[redakti fonton]

Mi laste foje uzis la vorton "dosierradio" (kaj por epizodo: "radidosiero"). Kion vi pri tio opinias? --LaPingvinoDiskutu 19:57, 23. Maj 2006 (UTC)

Ŝutradio[redakti fonton]

Kial ne simple paroli pri ŝutradio, ŝutradiaĵo, ŝutelsendo, abonŝutaĵo, abonŝutebla radio... Ĝis. Vikipediisto:Sciuro23

Kio estas puŝkanalo?[redakti fonton]

Mi ne kontraŭas la vorton podkasto, sed bonvolu klarigi la vorton puŝkanalo, kiu aperas en la unua frazo de la artikolo. Ĝi ŝajnas esti esenca por kompreni la aferon, sed ĝi ne aperas aliloke en Vikipedio kaj apenaŭ aperas en la tuta interreto. Antaŭdankon. --Surfo 10:11, 24. Sep 2006 (UTC)

Temas pri tio kio Anglalingve estas nomata (RSS-a) 'feed', ia dosiero kiu 'puŝas' informojn al por tio farita programo, kiu legas ilin kaj prezentas. --LaPingvinoDiskutu 09:01, 2. Mar 2007 (UTC)
Tion oni kutime nomas "RSS-fluo", ĉu ne? -- salikh

Aŭdŝutaĵo[redakti fonton]

Alia dirmaniero: Aŭdŝutaĵo

Kaj kion pri ABONSONAĴO?