Diskuto:Posumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La formo "endanĝeritaj" specioj estas gramatike malĝusta, sed la korekta formo devas esti endanĝerigitaj specioj, kio samsignifas kiel minacataj specioj. Kialo: endanĝeri = esti en danĝero, do estas netransitiva vorto, kiu ne povas havi pasivan formon; endanĝerigi = meti iun en danĝeron, tio estas transitiva vorto kaj povas havi pasivan formon. --Alois 06:51, 11. Dec 2009 (UTC)

Jes, ĝuste pro tio, ke netransistivaj verboj ne povas, logike, havi pasivajn formojn, oni presumas, ke pasiva sufikso kvazaŭ enhavas transitivan sufikson, kaj do -igit- estas superflua (tamen ne erara) precizigo. Tiu ĉi presumo estas evidenta, ĉar ĝi estas la sola logika maniero interpreti la vorton, kaj ĝi ankaŭ igas vortojn pli kurtaj kaj graciaj.--Goren 19:09, 11. Dec 2009 (UTC)