Diskuto:Ĉvaneo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pretorio)

La nova nomo[redakti fonton]

Min ege mirigas la alineo

Je la 8-a de marto 2005 la urba parlamento decidis alinomi la urbon al Ĉŭano (angle: Tshwane). La ŝanĝo tamen bezonas la aprobon de la landa parlamento.

Unue, ĉar "Tshwane" ne estas Angla nomo. Ĝi estas Ndebela. (Pliaj detaloj ĉe [1]. Al tiuj kiuj ne legipovas la Afrikansan, mi povas klarigi ke la nomo - kiun siatempe portis Ndebela reĝo - signifas "malgrandan simion".) La Ndebela havas ortografion sufiĉe anglecan (kiel multaj aliaj Afrikaj lingvoj en eksa Britia imperio), sed la nomo tamen ne estas Angla. Due, "Ĉŭano" estas stranga esperantigo. Mi dubas ĉu eĉ unu Sudafrikano rekonus la nomon. La signon W, kiam uzata por la sono [ŭ], oni en 99 % el la kazoj transskribas kiel V, ankaŭ ĉe nomoj el Afrikaj lingvoj: Zimbabwe [zimBABŭe] > Zimbabvo, Botswana [bocŬAna] > Bocvano, Swazi(land) > Svazi(land)o, Kiswahili [kisŭaHIli] > Svahila lingvo. Do, la komenco devas esti "Ĉvan-". Sed kion pri la fino? Du ebloj sin prezentas: Ĉvaneo aŭ Ĉvano. Kiel mi ĵus montris, Zimbabwe perdas sian finan E. Tamen ĝian ĉefurbon, Harare, oni kutime esperantigas kiel "Harareo" (verŝajne por eviti homonimecon kun "hararo"), kaj Lome, ĉefurbo de Togolando, kiel "Lomeo" (kaj ne "Lomo"). Do, kiun formon elekti ĉi-kaze? Bab 10:14, 27. Maj 2005 (UTC)

Ĉar neniu homo reagis, mi provizore ŝanĝas la Espantan nomon al Ĉvaneo, laŭ modelo de "Harareo", kaj ankaŭ ĉar "Ĉvaneano" pli bone sonas ol "Ĉvanano", kaj verŝajne pli facil-rekoneblus por neesperantistoj. Bab 15:38, 29. Maj 2005 (UTC)
Momente la artikolo estas malkohera, ĉar nur en la titolo aperas Ĉvaneo dum en la tuta artikolo kaj en la ligoj al alilingvaj vikipedioj plu aperadas Pretorio. Bv pli atente fari ŝanĝojn por ne krei malkoheran enciklopedion. --Arno Lagrange  22:18, 31. Maj 2005 (UTC)

de:Pretoria#Aussprache --> Cvano aŭ Cvaneo