Diskuto:Projekto Apollo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus bluigis kelkajn ruĝajn ligilojn, kaj aldonis unuajn du referencojn. Konsentite ke dezirindus aldoni pliajn referencojn, el pluraj naciaj lingvoj, ne nur en la angla en kiu pro la usoneco de la projekto certe plej grandkvante troveblas referencoj. Kaj krome mi aldonus la kritikon ke bonus bluigi multajn pliajn ruĝajn ligilojn, do krei unuopajn artikolojn pri astronaŭtoj, unuopaj misioj, parencaj kosmoesploraj programoj ktp. Sed tamen mi pensas ke tiuj argumentoj laŭ la nuna stato jam ne plu sufiĉas por malelstarigi la tekston. ThomasPusch (diskuto) 17:33, 22 Okt. 2014 (UTC)