Diskuto:Provincoj de Afganio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La e-lingvaj provinconomoj ankoraŭ ne definitivas - pluraj grandaj lingvoj (inter alie es, it, ru, no) ekzemple nomas la provincon وردک "Vardak" por eviti la anglan literon "w", do mi ŝanĝas de "ŭ" al "v". Mi - kiel videble - ĝenerale tendencas ĉi-kaze transskribi la paŝtoajn/persajn nomojn al esperanta literumo sed ne doni o-finaĵon, kio tre ŝanĝus la aspekton de iuj provinconomoj kaj ankaŭ ŝovus la akcenton (laŭ esperantlingva logiko) al la (tiam "antaŭlasta") silabo antaŭ tiu de la o-finaĵo. Sed eblus diskuti, ĉu en Esperanto estu "Kúnduz" aŭ "Kundúzo", "Hérat" aŭ "Heráto". Mi nek parolas la paŝtoan nek la persan, nur vidas ke ĝis nun estas granda truo en la esperanta vikipedio pri provincoj kaj urboj de Afganio (kiuj ne tiom malofte estas en la novaĵoj, kaj elstaras la tiam ruĝaj ligiloj ekzemple en la ĉefpaĝa novaĵkesto): Tial mi ne emocias pri tiu aŭ alia propono por esperantigo de la geografio de Afganio, nur volus kontribueti al plenigo de la informa truo...

ThomasPusch 06:31, 8. Sep 2010 (UTC)