Diskuto:Ĥafra

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Raĥef)

Ĉu tiu nomo estas ĝusta? En ĉiuj versioj en aliaj lingvoj oni uzas nomojn similajn al Ĥafre aŭ Ĥefren. Mi proponas movi la artikolon al Ĥafre, kaj ankaŭ modifi la artikolon pri lia piramido. --Tonyo 18:59, 2. Feb 2009 (UTC)

Vere, nur en la ĉeĥa estas modelo de iu nomo esperantigebla kiel "Raĥef", sed ankaŭ tie la unua frazo komenciĝas "Rachef (též Chefren nebo Chafre)...", do "Raĥef (ankaŭ Ĥefren aŭ Ĥafre)...". Laŭ mia impreso en la plurlingvaj vikipediaj artikoloj ekvivalentoj de la formo "Ĥefren" plej oftas, poste estas variaĵo "Ĥafra", poste variaĵo "Ĥafre". Sed se mencii formon "Raĥef" kiel aldonan nomon, bonus fari tion kiel kvara noma variaĵo en la teksto, kaj bonus meti konvinkajn eksterajn referencojn. Sed ĉu preferi nomon "Ĥefren" aŭ "Ĥafra" kiel artikola titolo, probable dependas de tio, kion oni en siaj gepatraj lingvoj mem en la ĝisnuna vivo plej ofte aŭdis. Mi persone konfesas, ke mi preskaŭ nur aŭdis la variaĵon "Ĥefren", do por ne avantaĝigi la naciajn lingvojn en kiuj mi aŭdis pri la faraono, mi paradokse proponas la al mi pli fremdan el la variaĵoj, nome "Ĥafra". Ĉiukaze klaras ke "Ĥefren" aŭ "Ĥafra" estas nur prononcaj diferencoj de la sama nomo, do temas pri la sama titoligo. ThomasPusch (diskuto) 20:30, 4 Mar. 2016 (UTC)
La titoligo Ĥafra estis tute ĝusta, ĉar tiu estis la origina nomo en la egipta. La formo Ĥefren venis el la greka Χεφρήν, kaj ĉar eŭropanoj pli bone komprenis la grekan ol la egiptan, kompreneble distastiĝis al pli da lingvoj. Sed tamen sencas kiel titolo elekti laŭeble originan nomon. ThomasPusch (diskuto) 18:38, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]