Diskuto:Raŭmismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas movi la partojn pri la du manifestoj al propraj artikoloj. Tio plifaciligos legadon. Kriĉjo 18:44, 22. Aŭg 2003 (UTC)

Mi konsentas. Kaj mankas kritiko.[redakti fonton]

Mi konsentas, tiel senpeziĝos la artikolo. Cetere, mankas eĉ atomo da kritiko. Tial mi aldonis ligon al mia propra eseo pri la temo, sed certe estas pli da materialo en la reto. (Camacho)

"Permesoj" ligas al "Meso"[redakti fonton]

Interese, ke tiu misligo enestas ekde la unua versio kaj travivis ĉiujn redaktojn :-) --Lu 15:35, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Neklara difino[redakti fonton]

Mi daŭre ne scias, kion signifu "raŭmismo". Ĉu simple la ideoj esprimitaj en la Manifesto de Raŭmo (inkluzive de la volo disvastigi Esperanton), ĉu io, kion la Civito decidis. Ĉu iu havas klarigon pri tio? La artikolo cetere havas nur unu solan fonton, kiu laŭ mi ne vere sukcesas difini la vorton... --Lu (diskuto) 22:14, 3 nov. 2016 (UTC)[Respondi]