Diskuto:Rainer Maria Rilke

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen longa artikolo. Gratulon al la verkinto. Mi trovis ke ĉiuj ne-ANSI (é ö Ö ü Ü ...) signoj transformiĝis al ĉinaj signoj kaj fuŝis la ordigon de la paĝo (mi legas per IE 6 kiu aŭtomate konsideras ke temas pri Unikodo). Mi provis korekti tion. Espereble la teksto aperas nun ĝuste por ĉiuj, ĉu ? Literkodado en komputilo ne estas finsolvita !!! Arno

Dankon pro la gratuloj kaj la korektoj, Arno! Cetere mi ne verkis la artikolon, sed tradukis la germanan vikipedian artikolon (kaj hieraŭ mi estis iom laca por fari finajn korektojn). La literoj ankoraŭ aspektas iom strange, se mi uzas Netscape. Ĉe Internet-Explorer ili videblas tute normale. Mi bedaŭrinde ne scias multon pri literkodado, sed eble tiuj informoj jam helpas al niaj spertuloj. --Unukorno 11:31, 28. Feb 2003 (UTC)
Se mi bone komprenis, oni povas (redaktante la Vikipedion) skribi specialajn signojn (ne-Askiajn) rekte nur se oni uzas TTT-legilon, kiu bone regas Unikodon, alie oni skribu ilin per HTML-aj specialkodaĵoj, ekz. ö (la numero estu la dekuma numero de la signo laŭ Unikodo), au é (se haveblas tia simbola nomo por la signo). Sed la legilo Netscape 4 ne regas Unikodon bone. Unikodo funkcias en tiu legilo nur por legado de TTT-paĝoj, sed tute ne en formularoj. Ĝi sendas specialsignojn skribitajn en formularoj (ekz. la redaktoformularoj de la Vikipedio) mise koditajn. Tial mi konsilas uzi modernan TTT-legilon, ekz. Mozilon, Operon aŭ Esplorilon, en Vikipedia redaktado. Se oni tamen uzas Netscape 4, oni devas zorge uzi nur specialkodaĵojn por ĉiuj ne-Askiaj signoj. Apenaŭ eblas ion ŝanĝi en la Vikipedio por eviti tiujn problemojn (laŭ mia imago...) Bertilo WENNERGREN
Dankon, Bertilo! Netscape 4 do estas evitenda, kvankam por miaj oficaj taskoj ĝi ankoraŭ sufiĉe bone funkcias. Ŝajne tio estas la puno por homoj kiuj faras privatajn aferojn en la oficejo ;-), ĉi tie, hejme, mi uzas Explorilon kaj ne havas problemojn. --Unukorno