Diskuto:Rastafaria movado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel diri anglalingva "dreadlock" en Esperanto?

La origino estas "dread" ("timo pro respekto") kaj "lock" ("haroj"), kaj temis pri la fakto ke oni portis tiun harstilon pro timo je Dio. Tamen, diri "timhararo" en Esperanto sonas iom ridinde kaj mi esperas ke iu scias pli bonan formon.

Mi proponas simple esperantigi la nomon: dredloko, aŭ iu simila. --Uzanto:Stefano KALB


La artikolo diras:

Oni taksas ke sesdek elcento da Jamaicans pensas sin rastafarianoj.

60% ?! Mi konas multajn jamajkanojn kaj la nombro ŝajnas multe tro alta. Eble 6%, sed certe ne 60%. --Uzanto:Stefano KALB


Stefano KALB:

Mi proponas simple esperantigi la nomon: dredloko, aŭ iu simila.

Tio ŝajnas tute farinda. Estu "dredloko". Bertilo WENNERGREN


Stefano KALB:

60% ?! Mi konas multajn jamajkanojn kaj la nombro ŝajnas multe tro alta. Eble 6%, sed certe ne 60%.

Mi pensas ke la statistiko estas tute fidinda, ĉar eĉ la jamajkanoj kiuj ne kredas je iuj propraĵoj de rastafarianismo (ekz. la dieco de Imperiestro Haile Selassie) tamen aprezas la plejparton de rastafarianisma mondvido: la ideo de Babilono, la pliboneco de i-tal manĝaĵo, la "one love" koncepto, ktp. Venos plia sekcio al la artikolo baldaŭ kiu eble klarigos. Intertempe, se vi trovas pli fidindan statistikon, sentu vin libera tuj ŝanĝi. - Christopher CULVER


La hispania nomo por dreadlocks estas rastastrenzas de rasta ("harplektaĵoj de Rastafariano"). Kiu substanco oni uzas por teni la plektaĵoj? - davidme

Kontraŭismeco[redakti fonton]

Rastafarianoj estas forte kontraŭ ĉiaj "ismoj" kaj ofendiĝas, ke oni aldonu la sufikson -ismo al la movado. Ĉu oni movu do tiun ĉi paĝon al Rastafaria movado aŭ simile?--Sonjaaa 16:37, 11. Apr 2006 (UTC)

Arkiva noto[redakti fonton]

Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 12-a de junio 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 17:00, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]