Diskuto:Rejnlando-Palatinato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landkreis: ĉu "subdistrikto" aŭ "distrikto"?[redakti fonton]

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

PS:

Mi kompreneble ne volas dikti ion, sed diskutigi la temon, kaj proponas kunigi diskuton pri la temo sur la paĝo diskuto:Distrikto (Germanio).

Post diskuto decidite favore al "distrikto" kaj "distriktaro".


Ankoraŭ alia temo: Dum mia aktivula vivo en la Esperanto-movado inter la jaroj 1978 kaj 1997 (kaj ankaŭ poste) mi neniam praktike vidis la uzon de la vorto Rejnlando-Palatinato (kiel proponas PIV), sed ĉiam Rejnland-Palatinato, sen centra "o" kaj iom pli simila al la germanlingva originalo ... kaj mi dum jardeko estris la centran oficejon de GEA plus starigis du oficejojn de GEJ, zorgante pri la membroj, lokaj grupoj, privataj kaj amaskomunikilaj informpetantoj el Rejnland-Palatinato kaj organizis plurajn internaciajn renkontiĝojn tie... La esperantistoj el Baden-Virtembergo sukcesis defendi la por ili kutiman nomon de sia federacia lando malgraŭ la NPIV-a propono "Badenio-Vurtembergo": Paralele mi tre pledas por reoficialigo de la laŭ mi uzata vorto "Rejnland-Palatinato" (kaj same cetere de "Ŝlesvig-Holstinio" anstataŭ la vikipedie uzata "Ŝlesvigo-Holstinio"). Ĝis decido pri tio mi tamen malgraŭ mia konvinko mem skribas laŭ la konvencio Rejnlando-Palatinato.

Aparte por la kategorio baza decido gravus, ĉar ne eblas per redirektigo iugrade "permesi" du alternativajn skribmanierojn, kio kaze de la artikolo pri la lando jes eblas.

ThomasPusch 13:38, 24. Feb 2008 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Finfine. Espereble la tuta tabulo povus eniri en la informkeston. Gratulojn kaj bonŝancon.

Gravas la unuformeco, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 21:07, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉar jam malfruas, mi morgaŭ okupiĝos pri la tabeleca informkesto. Eble mi eĉ aldonos ion por la balotoj al la ŝablona informkesto. Proponoj ja estas bonvenaj por tio, ĉar diversaj landoj havas malsamajn kutimojn resp. leĝojn por tio. Eble mi ja tiam eĉ sukcesos centrigi la balot-diagramon en la informkesto. Tlustulimu (diskuto) 22:04, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]