Diskuto:Respubliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu respublikon oni difinu nur per kiel ĝi estas estrata, kaj kiel oni elektas ties estron ? Estus multe pli direnda pri kio estas respubliko (publika afero), demokratio (povo en la manoj de la popolo). La menciindaj organoj de respubliko estas iom pli ol nur estro kaj popolo. Eĉ respubliko sen estro estas tute imagebla kaj konforma al la projekto de aŭtentaj respublikanoj. -- ArnoLagrange 15:14, 15. Apr 2003 (UTC)

Ekzistas diversaj difinoj de respubliko. Se vi opinias, ke la traktado ne estas plaĉa, vi ja rajtas aldoni. Sed, pri kiaj organoj de respublko vi celas? Francio, Sirio, kaj Ĉinio ĉiuj konsideras sin respublikoj, kaj kio estas komuna al ĉiuj el ili? Miaopinie, respubliko estas alia afero ol demokratio, ĉar eblas demokratia monarkio kiel Britio, kaj maldemokratia respubliko kiel Ĉinio, kaj do la artikolo pri demokratio estas la plej bona loko diskuti demokration. (Mi konsentas pri la ebleco de respubliko sen estro, kaj aldonis remarkon.) -- AdamRaizen

Kompreneble, mi emas alie reverki partojn de la artikolo. Tamen estas delikata temo kaj necesas iom da pripenso. Ŝajnas al mi strange komenci dirante kio respubliko ne estas : la unua frazo entenas du negativajn elementojn - konfuzige - kaj unu pozitivan kiu rilatas al negativa parto - ankoraŭ konfuzige. Cetere artikolo pri respubliko por mi devas aludi al antikva Ateno, Romio, la sendependendiĝo de Usono, la franca Revolucio, la fundamentoj de Respubliko (apartigo de la povoj ekzekutaj, juraj kaj leĝofaraj), kaj iom priskribi la diversajn respublikojn ekzistantajn aŭ -intajn ("popolaj" respublikoj, federaciaj, prezidentecaj, parlementaj, ...). Jen skeme. La temo de la ŝtatestro kaj ties elektado en tiu kadro fariĝas relative malpli grava. -- ArnoLagrange 06:24, 16. Apr 2003 (UTC)