Diskuto:Reta Vortaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ligoj al ReVo[redakti fonton]

Ĉu estas maniero fari aŭtomatajn ligojn al ReVo? -- Davidme

Ne aŭtomate, sed ĝenerale vi povas alligi forme je: [[ReVo:radik]]o -> ReVo:radiko --Brion VIBBER 06:36, 23. Feb 2003 (UTC)
La ligoj el Vikipedio al ReVo ne funkcias al mi !!. (ekz. al vort).
Kiuj el la ligoj, precize? Kiel ne funkcias? Ĉu eraro-raporto de servilo aŭ foliumilo? Ĉiuj la ligiloj en la artikolo nun funkcias tute bone al mi, do tial estas iom malfacile diagnozi la problemon... --Brion VIBBER 06:47, 3. Mar 2003 (UTC)
La ŝablono [[ReVo:radik]]o nur funkscias por la kapvortoj de ReVo. Tiel ekzemple NE eblas ligi al [[ReVo:radikar]]o -> ReVo:radikaro.
Por fari vere uzeblan ŝablonon vere oni devus elŝuti la liston de kapvortoj (http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=%%&kadroj=0&formato=txt). La listo estas tia ĉi:
radika, /revo/art/radik.html#radik.0a
radika korpo, /revo/art/korp.html#korp.radika0o
radikala, /revo/art/radika.html#radika.0a
radikala, /revo/art/radika1.html#radika1.0a
radikalismo, /revo/art/radika.html#radika.0ismo
radikalo, /revo/art/radika1.html#radika1.0o
radikaro, /revo/art/radik.html#radik.0aro
radiki, /revo/art/radik.html#radik.0i
radikigi, /revo/art/radik.html#radik.0igi
radikilo, /revo/art/radik.html#radik.0ilo
radiko, /revo/art/radik.html#radik.0o
radiksigno, /revo/art/radik.html#radik.0signo
La vorto estas la unua, la dua estas la adreso relative al "http://reta-vortaro.de" (aŭ uzu la PURL-adreso). En Javo mi uzis la sekvan kodon por fari ligilojn al ReVo:
		while ( (linio=br.readLine()) != null) {
			String vorto = linio.split(",")[0].toLowerCase();
			String adreso = "http://reta-vortaro.de"+linio.split(" ")[1];
			revo.put(vorto, adreso);
			if (revo.size()<1000) System.out.println(vorto+" -> "+adreso);
			//if (revo.size()>100) break;
		}
--Jacob Nordfalk 11:30, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Do, nuntempe la sola maniero ligi al radika korpo estas per [[ReVo:korp#korp.radika0o]] kiu aspektus kiel ReVo:korp#korp.radika0o.
Iom pli bone estas enmeti tekston, kiel [[ReVo:korp#korp.radika0o|radika korpo]] kiu aspektus kiel radika korpo sed daŭre oni devas sufiĉe zorge (fakte, neakcepteble zorge!) labori por ligi al ReVo.
--Jacob Nordfalk 06:07, 20. Aŭg 2008 (UTC)


Aliaj temoj ol ligoj al ReVo[redakti fonton]

Ĉu eblas Viki la vortaron ( tio estas, eldoni kiel oni faras kun wiktionary en la angla )???. Estus konvena inklidu ReVo en Viktionario, por ke ĝi estu libera Viki.
-Vikivortaro, bonvolu! ;-)
ReVo estas GPL-a. Vikipedio estas GFDL-a. Do, ne kongruaj rajtoj. Tiu Viktionario devus estis GPL-a. Sed GPL taŭgas programojn kaj maltaŭgas enhavaĵon. Do ĉiuj ReVo-kontribuintoj devus relicenci per GFDL, kio ŝajnas nepraktike. Bonvenon al licencinfero.
Do, mi kredas ke la Revo ne taŭgas por la etoso GFDL pli libera kie ni estas nun. Mi kredas ke konvenas ekkomenci de nove en Esperanta wiktionary
La projekto Mozilo spertis saman problemon. Escence, laŭ ili, ne eblas ŝanĝi la permesilon krom se estas la skriba permeso de ĉiu ajn kontribuinto de la historio de la projekto. Ĉu ReVo eĉ havas la retadresojn de ĉiuj kontribuintoj? Estas ja permesila infero. - Kriĉjo
Ŝajnas ke vi pravas, bedaŭrinde. Legu [1] --Jacob Nordfalk 06:59, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Inform-kesto[redakti fonton]

Dankon pro aldono de la inform-kesto. Eta atentigo: devus esti "Lanĉita", ne "Lan*ĝ*ita". Mi bedaŭrinde ne scias, kiel mem korekti tion rapide. Amike Helga Schneider, 22:05, 27. Nov 2008

Mi korektis la eraron en Ŝablono:Informkesto retpaĝo. Estas interese, ke la ŝanĝo influis la artikolon nur kiam mi faris kaj konservis (ne nur antaŭrigardis) malgrandegan ŝanĝeton (aldonon de spaceto) en ĝi, kaj la ŝanĝeto feliĉe ne videblas en la artikola historio. --AVRS 22:54, 27. Nov 2008 (UTC)
Cetere la ne tre matura anglalingva Ŝablono:Informkesto retpaĝo en oktobro 2014 integriĝis en la maturan Ŝablono:Informkesto retejo. ThomasPusch (diskuto) 07:49, 10 Okt. 2014 (UTC)

Aldono de tradukoj[redakti fonton]

Ĉu eblas ekscii, kiu kaj kiam aldonis iun tradukon al ReVo? Ĉu ekzistas tie io simila kiel ĉi tie historio de redaktoj? Kiu kontrolas, ĉu aldonitaj tradukoj estas ĝustaj? Se iu aldonos tien stultaĵon, aliaj poste konsideros la stultaĵon kiel ĝusta kaj ili eble direktas sin per diraĵo, ke centfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Se la ideo estis, ke oni enretigu PIV-on, tiuj versioj devus esti la samaj, sed tio ne okazas. Zuazua 05:50, 12. Apr 2010 (UTC)

informoj pri kiel funkcias ReVo troviĝas sub ligilo ktp.... Historion de redaktatado de aparta artikolo vi trovas alklakante la ligilon artikolversio sube de la artikolo. Tio ankaŭ aperas se vi alklakas la ligilon redakti : tiam ĉe fino de la redaktofenestro aperas la historio de redaktoj. AL @ 08:25, 12. Apr 2010 (UTC)