Diskuto:Mi havas Revon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Revon havas mi)

Renomi al "Revon havas mi"[redakti fonton]

Laŭ la traduko de PEJNO Simono, mi proponos renomi ĝin.--Denizo 16:50, 30. Okt 2006 (UTC)

Redirektilo sufiĉas... "Mi Havas Revon" havas la saman vortordon de la angla titolo, kaj tiu estas la plej ofta ordo en Esperanto, ĉu ne? Cetere, kial li/ŝi tradukis tiel? Raoni Sousa 17:01, 30. Okt 2006 (UTC)

La teksto de la verko devas esti en la Vikifontaro, ne en Vikipedio. --Petrus Adamus 21:33, 9 Feb. 2012 (UTC)

Bedaŭrinde neniu konas la Vikifontaro, kiu fakte eĉ pli mizeras al la Vikipedio. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:32, 24 Apr. 2012 (UTC)
Mi konsentas kun Petrus Adamus. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:04, 25 Apr. 2012 (UTC)

La titolo Revon havas mi[redakti fonton]

Mi tradukis kun bonaj motivoj "I have a dream" al "Revon havas mi" kaj NE al "Mi havas revon". Kaj estas impertinentaĵo forigi la nomon de la tradukinto. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:33, 24 Apr. 2012 (UTC)

Ĉi tie vi estas en Vikipedio, ne en ia via blogo. Ĉi tie oni ne indikas la nomojn de tradukintoj. Via nomo estas notita en la historio de redaktoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:15, 24 Apr. 2012 (UTC)

lingvaj rimarkoj[redakti fonton]

Saluton Pejno Simono! Mi gratulas vin pro via traduko Revon havas mi. Jen du lingvaj rimarkoj:

  1. Vi uzas la esprimon "kirlventoj" (kiun mi ŝanĝis al "kirloventoj" por pli facila elparolo), sed ĉu ne devus esti "ventokirloj"?
  2. Vi plurfoje uzas la esprimon "kunaj", sed ĉu ne povus esti "kune"? (mi ne legis la originalon)

--Dominik (diskuto) 09:04, 24 Apr. 2012 (UTC)

Ĉi-okaze mi preferis predikativan "kunaj". Fakte, se vi ŝanĝas "kirlventoj" al "kirloventoj" ĝi ne plu estas mia traduko, ĉu ne? Tie ĉi mi citas tradukon jam delonge publikigitan. Tute ne temas pri porokaza traduko speciale por Vikipedio. Ĝi jam delonge ekzistas. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:42, 24 Apr. 2012 (UTC)
Cetere, la lingvaĵo kaj traduko estis jam diskutata en s.c.e. La notojn provizis diskutanto. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:50, 24 Apr. 2012 (UTC)

I Have a Dream[redakti fonton]

Aŭ la titolo estu I Have a Dream laŭ aliaj vikipedioj aŭ ĝi estu tradukita Mi havas revon. Se la titolo emociigas la tradukinton, mi ne scias, sed ĝi estu artikolo kiel la ceteraj, ne kiel scenario al iu filmo. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:18, 24 Apr. 2012 (UTC)

Ne, tute ne estas tiel. Vidu la diskuton en la ĉefa diskutejo. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:38, 24 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Ĉu ekzistas vikipedia regulo, kiu diras, ke artikola titolo devas esti laŭvorta traduko de la averaĝa alilingva titolo? Mi pensas, ke ne. --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 24 Apr. 2012 (UTC)

Mi forigis la tekston de la parolado[redakti fonton]

Mi forigis la tekston de la parolado. Traduko estas devena verko, kaj la originala parolado estas almenaŭ en Usono, kies leĝaron ni devas obei sur usona retpaĝaro, kopirajte protektita, kiel establite en en:Estate of Martin Luther King, Jr., Inc. v. CBS, Inc. Vikipedio do bedaŭrinde ne rajtas gastigi ĝin antaŭ la unua de januaro 2039. darkweasel94 (diskuto) 14:19, 28 Sep. 2012 (UTC)