Diskuto:Richard Lovelace

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pardonu, sed mi ne komprenis, kiel aldoni interlingvan ligilon. Mi ankaŭ konstatas, ke necesas referencoj. Tion mi nepre aldonos poste


Miĥil: Kio estas 'landa ĝentelmano'. Mi komprenas ke estas rekta traduko el 'country gentelman', sed kion tio signifas? Ĉu eble pli bone tradukiĝu per 'Ĉambelano' aŭ 'Kamerlingo' aŭ simile?

Verŝajne temas pri tutlande konata ĝentelmano, ĉu ne?--RG72 05:20, 25. Aŭg 2010 (UTC)

Detlef: Pri la signifo de "Gentleman". En mia traduko de "Teleny" [[1]] kiu aperis en 2014 mi klarigis la signifon de "gentleman" en la enkonduko. Mi citas: "Gentleman estas viro kun alta socia rango, sufiĉe monhava aŭ posedanta bienon, tiel ke li vivas de siaj espezoj sen la neceso labori. Viro kiu praktikis profesion, krom advokato aŭ kuracisto, riskis perdi sian altrangan nivelon. Fakte en vizitkartoj la vorto "Gentleman" anstataŭis la profesion."

Do "country gentleman" estas tiu kiu ricevas siajn enspezojn el farmbieno,(kampara ĝentlemano) malsamile al urbano, kiu enspezas per akcioj aŭ aliaj investaĵoj.