Diskuto:Richard Wagner

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

antisemitismo[redakti fonton]

Mi tute ne celas silenti pri la antisemitismo de Wagner, sed pro la magreco de la ceteraj informoj, tiu longa frazo estas sen proporcio kun la influo de Wagner. Plie la frazo estas troiga, se Wagner ja skribis kaj diris parolojn malfavorajn al judoj, oni malfacile povas aserti ke li forte agadis kontraŭ ili ! Mi proponas ke oni grasigu la artikolon antaŭ ol aldoni paragrafon tiuteme--Ssire 23:16, 21. Nov 2006 (UTC)

La antisemitismo de Wagner estas vaste konata kaj pro tio en Israelo oni ne disaŭdigas lian muzikon.
En la vikipedioj de aliaj lingvoj (i.a. la nederlanda) ĝi ankaŭ estas menciata do mi ne komprenas kial ne en la Esperanto-versio.--Verdulo 18:16, 22. Nov 2006 (UTC)
Mi absolute ne kontraŭas ke oni parolu pri tio, tamen la influo de Wagner en muziko estas giganta, dum pri antisemitismo, li estis tute sengraveco, li eĉ havis multajn judajn amikojn: nur la uzado far naziisto reliefigis tion. Mi nur proponas ke antaŭ ol redakti paragrafon pri tiu temo, oni tamen antaŭe parolu pri la komponisto. Se pri Wagner, estas nur tri frazoj, kaj ke unu el ĝi reliefigas tiun aspekton, la proporcio konsistigas ne objektivan rigardon. (Cetere, vi malpravas kiam vi diras ke oni ne disaŭdigas muzikon de Wagner en Israelo, oni tion ja faras ĉe radio, TV, k.s., sed oni ne faras publikan koncerton, ĉar oni timas manifestaciojn.) Se vi volas, oni povas meti provizore malgrandan frazon, en proporcio kun la cetero.--Ssire 21:35, 22. Nov 2006 (UTC)

Krepusko de la dioj[redakti fonton]

Diokrepusko ne tre taŭgas, unue devus esti "dikrepusko" (oni uzas la "o" nur por pli facile prononci. Ĉi tie, tiu o absolute ne necesas." due ĝi ne redonas la pluralon (Dikrepusko povas esti "krepusko de la dio" eĉ "krepusko de Dio") Cetere jam aperis verkoj kaj artikoloj kiuj uzis "krepusko de la dioj", Vikio ne havas rolon enkonduki ne kutimajn formojn.--Ssire 16:15, 24. Jun 2006 (UTC)