Diskuto:Rigardismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la nomo de la artikolo mi konsideras tiun maltaŭga: ĝi ne aperas en PIV (ne nepre devas aperi), per Google aperas 632 fojojn, sed en la itala ĉiuj (mi kontrolis nur la 172 unuaj ligoj, ĝis kiam aperas averto, ke la venontaj estos similaj), kio pruvas neuzadon en esperanto, sed mi ne scias ĉu estis uzata antaŭe en Vikipedio. Krome la radiko estus vojero, kio kolizias kun voj-ero, tio estus "etapo" aŭ ero de vojo. Mi subtenas la neceson de la artikolo, sed ege dubas pri la nomo. En mia hispanlingva vortaro mi trovas kiel traduko de voyeur "rigardulo"-n. El tiu radiko eblus: amrigard(ul)ismo, seksrigard(ul)ismo, fikrigard(ul)ismo, kiun ĉiu esperantoparolanto komprenus, kvankam mi konsentas ke la vorto voyeur estas tre internacia (eble nur en tiu formo) kaj ne tiom internacia por ĝenerala komprenado kaj ĉefe tute ne ĉe kunmetaĵoj aŭ derivaĵoj. Eble rigardumo taŭgus. Ankaŭ pri la sufikso -ismo mi dubas, ĉar tio estus defendo aŭ sekvanto de io anstataŭ praktikado, do eble la sufikso -ado estus pli taŭga.--kani 19:25, 20. Aŭg 2008 (UTC)