Diskuto:Rigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 14-an de februaro 2005 nenomata redaktanto de komputilo 217.228.21.236 metis informojn al la artikolo, kaj en plej suba linio de la redakto, kvazaŭ subskribo, metis la nomon Māra Timermane, kun ligilo al geocities-retejo de la loka Esperanto-klubo, kvankam nun bedaŭrinde tiu retejo ne plu atingeblas. Mi supozu ke la tekstoparton mem skribis kaj enmetis ŝi, kaj ke la fina nomo estu subskribo. Estas konsento en ĉiuj vikipedioj ke ne estas kutime persone subskribi tekstoredakton en la artikolo mem; tial mi forprenas la nomon kaj ĉiukaze la nefunkcian geocities-retejon. Tamen aliflanke mi pensas ke ja tute bonvenas konciza biografia artikolo pri Māra Timermane, kaj mencio pri ŝi kiel grava esperantistino de la urbo, en la teksto mem, kaj tial mi ĵus verkis artikolokomencon tian, kun invito ampleksigi la nun nur minimunajn informojn. Krome mi tre bonvenigus ĉi tie artikolan ĉapitron pri la historio de la loka esperanto-movado, kaj ankaŭ apartan artikoleton pri la nuna urba Esperanto-grupo "Verda Ondo" (eble ankaŭ pri la historia grupo "Amikeco", kiu havis propran literaturan revuon, kaj aliaj). Pri tiuj temoj tamen devus zorgi iu lokulo: mi ne trovas sufiĉan materialon, kaj aliaj ne-lokuloj supozeble estus en simila stato. Tial mi devas limigi min aldoni al la urba artikolo listeton pri iuj aparte gravaj rigaj esperantistoj. --ThomasPusch (diskuto) 15:10, 27 Jun. 2013 (UTC)