Diskuto:Romanovoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 23-an de novembro 2012 Sergio alinomigis la antaŭan artikolon "Romanovidoj" al "Romanovoj (dinastio)" kaj en la redakta resumo klarigis ke laŭ li "Romanovidoj estas mistraduko. Ne temas pri deveno el iu «Romanov», sed pri la familinomo kiun unue alprenis la patro de Miĥaelo la 1a (la patriarko Filareto) omaĝe al sia avo Romano." La klarigo tute konvinkas, kaj indas mencii ĝin ankaŭ diskutpaĝe, por konsciigi ne simple senkritike pluuzi la formon "Romanovidoj". Iom problemas ke kutime en artikoloj aldonoj inter krampoj uzatas nur por distingi inter pluraj samvortaj titoloj. Sed artikolo "Romanovoj" ĝis nun ne ekzistas, nek aliaj artikoloj "Romanovoj (...)". Laŭ mi do la artikola titolo "Romanovoj" plene sufiĉas ... Alilingve mi vidas, ke ankoraŭ estas bredaĵo "romanova ŝafo" (Романовская порода, jen ekzemple angla teksto pri ĝi), sed se iu volus ekverki pe-lingve pri tiu grupiĝo de ŝafoj, artikola titolo "romanova ŝafo" tute ne konfliktus kun titolo "Romanovoj". ThomasPusch (diskuto) 21:45, 15 Maj. 2013 (UTC)

Mi konsentas.--RG72 (diskuto) 07:28, 18 Maj. 2013 (UTC)
Nun ŝanĝite de Romanovoj (dinastio) al Romanovoj. Same indus ankaŭ alinomado de Burbonoj (dinastio) al Burbonoj, sed la ekzistanta alidirektilo malhelpas tion. Moldur (diskuto) 20:51, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]