Diskuto:Rombo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas artikolo pri la proksime parenca fiŝo, kiu latine nomiĝas Psetta maxima[1], kaj kiu laŭ miaj vortaroj (ekzemple Krause DE, Wells EN, Middelkoop NL aŭ LePuil-Danvy FR) same nomiĝu "rombo(fiŝo)" (en Puodenas LT kaj Bokarev RU mi eĉ entute ne trovis). En la angla vikipedia artikolo pri tiu fiŝo eĉ ekzistas intervikia ligilo al la paĝo "rombo(fiŝo)". Sed ne eblas ke du malsamaj (eĉ se similaspektaj) bestaj specioj dividu unu nomon. La franca vortaro LePuil-Danvy ankoraŭ proponas "turboto", kio paralelus al pluraj eŭropaj lingvoj (almenaŭ EN, FR, CA, PL, simile NL), sed malbonŝance ne antaŭviditas en la 1-a PIV (pri la 2-a eldono mi ne scias). Ĉu iu fiŝofakulo scias pli, aŭ eventuale eĉ povus plenigi la artikolotruon?

Aidas 15:43, 23. Jun 2009 (UTC)

  1. ekzemple la komuneja bildo de la tago 2009-06-24