Diskuto:Romio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lia PMEG, Bertilo WENNERGREN malrekomendas la vorton Romio, kaj mi tre konsentas kun li. Mi proponas movi Romion al Roma regno, kaj, ke de nun ni uzu la frazojn Roma reĝlando, Roma respubliko kaj Roma imperio. Se neniu malkonsentas, mi baldaŭ faros tiel ĉi. -- Gabriel BEECHAM

La rekomendoj de Bertilo ne ŝajnas al mi tiom severaj. Kaj kio gravas estas ke la vorto Romio jam enradikiĝis en la lingvo. Vikipedio devus nur konstati uzon kaj ne provi influi ĝin. Mi preferus ke la artikolo estu lasita sub Romio kaj en ĝi oni povas precizigi ke Romio estas la nomo de de la Roma regno kiu ekzistis de tiam ĝis tiam. Roma regno estu redirektilo al Romio. Arno Lagrange 10:50, 21. Apr 2004 (UTC)

Jen rezultoj de guglaj serĉoj pri roma regno kaj = 213 (unue aperas PMEG !) Romio kaj = 202 (unue aperas Romio !). Guglo do ne helpas sed nur konstatas. Arno Lagrange 12:15, 21. Apr 2004 (UTC)

Kiel nomiĝas la anoj de Romo? Romanoj (kiel libroj)? Ĉu tio konfuzas?

Multaj tiaj konfuzemaj sinonimoj ekzistas en E-o: radaro/rad-aro, aĉeto/aĉ-eto, eraro/er-aro, sen-tema/sent-ema, persone/per-sone, ktp. Estas multaj, sed norme la kunteksto klarigas, pri kio temas.
Rilate al la titolo de la paĝo, mi konsentas ke oni titolu konsiderante fakta lingvo-uzo. Sed, se titolo ne plej bonas stile, oni ŝanĝu ĝin. Al mi, Roma regno ŝajnas pli komprenebla; la frazo estas Zamenhofa, des pli bone. -- Gabriel BEECHAM 22:39, 21. Apr 2004 (UTC)