Diskuto:Ruĝa Kapelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam en iuj naciaj lingvoj oni parolas pri ekvivalento al "ruĝa orkestro" (unuavice angle red orchestra, ĉar en la angla ŝajne ne ekzistas vorto por la muzikgrupa formo "kapelo"), por la fenomeno aparte gravas la lingvoj germana (ĉar temis pri movado en Germanlingvio) kaj rusa (ĉar temis pri kunlaboro kun la sovetunia sekreta servo, kiu unuavice uzis la rusan lingvon), kaj tiuj terminoj - Rote Kapelle kaj Красная капелла [Krasnaja kapella] - klare uzas la vortumon "kapelo".

Kaj kvankam ja en Esperanto kapelo havas du signifojn, do estas kaj preĝejeto kaj muzikgrupo, la unuavica uzo de la termino "ruĝa orkestro" en Esperanto pli malklarigas ol klarigas. Kio estus "Rotes Orchester"? Kio "Красный оркестр"?

Mi klare pledas por uzo de la esperantlingva termino "ruĝa kapelo", kun nur flanka mencio (kaj alidirektilo) de la alternativa elangligo "ruĝa orkestro".

ThomasPusch (diskuto) 18:28, 24 Maj. 2012 (UTC)