Diskuto:Ruĝaj Kmeroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ĥmera aŭ kmera? Kiel ajn: Endas atenti ke la artikoloj kmera lingvo kaj ĥmeroj, kiuj nun uzas kontraŭan ortografion, almenaŭ havu la saman komencan literon.

La 10-an de septembro 2009, 12:30 UTC

Pri Ĥmeroj / Kmeroj, ŝajnas al mi ke la du nomoj estas akcepteblaj. Estas interese legi la artikolon pri la Ĥ. NicoRay 12:59, 10. Sep 2009 (UTC)

Jes, klare ke ambaŭ formoj eblas. Tamen estu unueco inter la substantiva kaj adjektiva formo en sama enciklopedio...

La 11-an de septembro 2009, 11:48 UTC

La originala vorto havas [kʰ] (aspiracia /k/), ne [x] kaj ne [χ]. Tiel, oni devas skribi Kmera, ne Ĥmera. Vidu la anglan artikolon [kʰeɛmaʔraʔ pʰiːəsaː]. --Mahmudmasri 00:02, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

La argumento sonas konvinke: Mi finas la malunuecon, kiu estas kritikata ekde pli ol du jaroj, kaj alinomigas la artikolon pri la etno "ĥmeroj" al la formo "kmeroj". Tio ankaŭ signifas, ke la dezirinda kaj ĵus kreita artikolo pri la terora reĝimo de la Ruĝaj Kmeroj havu tiun nomon kaj ne la titolon "Ruĝaj Ĥmeroj".

ThomasPusch 18:33, 24 Okt. 2011 (UTC)