Diskuto:Rusia rublo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unuigi rublojn[redakti fonton]

Neniu vikipedio dividas rublon je tri partoj kiel rusia, belarusa kaj sovetia rublo. Mi proponas unuigi la diversajn rublojn kiel en aliaj vikipedioj. Narvalo 06:43, 24. Okt 2005 (UTC)

Tamen, vidu, la monunuoj estis ja tute diversaj, ekzistas/is en tute diversaj ŝtatoj. Mi kredas, ke en aliaj vikipedioj estas unueca artikolo pro foresto de profundeco. Vikipedio ne estas vortaro, ni ne traktas vortojn, sed objektojn. Mi do kontraŭas blindan sekvon post aliuloj, almenaŭ ĉi-kaze. — Slavik IVANOV 07:14, 24. Okt 2005 (UTC) (el Rusio)

Ne gravas, ĉu ili estas diversaj objektoj. Gravas la konveneco, se oni volas verki pri la temo, legi pri la temo kaj krei ligojn. Laŭ mi, oni apartigu en tri artikolojn, nur se unu artikolo montriĝas tro granda. Kiom da vortoj vi volas verki pri rubloj? Se vi volas verki mil vortojn pri ĉiu speco de rublo, bone, estu apartaj artikoloj. Lingvano 08:06, 24. Okt 2005 (UTC)

Pardonu, ne estas afero de "kiom da vortoj". Pli okulfrapa ekzemplo: ni ne kreas artikolon "Malgrandaj urboj de Nord-Osetio", sed ja apartajn pri Mozdok, Beslan, Alagir ka., eĉ se ili estas malgrandaj (kaj kredeble ĉiam estos). Mi ne volas konduti malsame pri la rublo nur ĉar oni en la angla vikipedio havas pli usoncentritan vidpunkton. :) -- Slavik IVANOV

Mi opinias kiel Slavik. Oni devas havi Rublon kiel apartigilo. Kaj, se oni metas ligojn, per vorto Rublo iu iros al apartigilo kaj tie oni decidos se volas scii pri rusia, ukrania, aŭ alia rublo aŭ se sufiĉas vortara defino. Tiu same al pondo, dolaro, ktp. Roberto 17:22, 24. Okt 2005 (UTC)

Tamen, eble iuj legantoj volas scii pri ĉiuj specoj de rublo, sed ne volas viziti plurajn apartajn artikolojn kaj mem kompari. Tio vere dependas de la enhavo de la artikoloj. Se la aferoj havas nenion komunan krom la nomo, ili ja estu en apartaj artikoloj, kompreneble, sed ne dividu en apartajn artikolojn, nur ĉar temas pri malsamaj aferoj; tio ne helpas la leganton. Lingvano 08:42, 25. Okt 2005 (UTC)

Nu vi ja mem diras: <<Se la aferoj havas nenion komunan krom la nomo, ili ja estu en apartaj artikoloj>>. :) Kredu, la rusia kaj la belarusia rubloj havas nenion komunan krom eble etimologio. Plej ofte en Rusio oni diras pri la belarusa rublo "leporeto" -- por distingi inter la du (pro leporoj designitaj en unu el la specoj). Estas diversaj monunuoj, estu en diversaj artikoloj. -- Slavik IVANOV 08:59, 25. Okt 2005 (UTC)
Tio estas simpla afero. En redirektilo oni skribu: "rublo estas nomo de malsamaj kurzoj en multaj landoj, vidu ankaŭ". Se leganto ne volas scii pli, li ne iras al malsamaj artikoloj, sed se li volas scii pri tiu aŭ alia kurzo, li iras al artikolo kion li volos.Roberto 16:00, 25. Okt 2005 (UTC)