Diskuto:Rutena lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub rusina lingvo apaeras artikolo pri la tute sama lingvo. Necesas kunigi ilin.DidiWeidmann (diskuto) 20:03, 24 Dec. 2012 (UTC)

Tute ne. Temas pri tute aliaj epokoj. Kaj temas ankaŭ pri la memkoncepto de modernaj ukrainoj, belorusoj, rusinoj kaj rusoj per la historio de siaj lingvoj akiri laŭeble grandan historian legitimecon. La teksto intertempe skize klarigas la diferencojn kaj rilatojn. La klarigoj povus ankoraŭ estis pli ampleksaj, sed ĉiukaze ili sufiĉas por kompreni ke la mezepoka rutena lingvo de la Grandduklando Litovio kaj la moderna rusina tute ne estas la sama koncepto. ThomasPusch (diskuto) 11:24, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Rutena/rusina/rusena: Necesas sisteme malnodi la eventualan konfuzon[redakti fonton]

Anonima uzanto je la IP-adreso 178.141.203.46 ĵus provis senaverte ŝanĝi la kapvorton de la artikolo Rutena lingvo al "rusena lingvo" kaj Rutenoj al "rusenoj" en la teksto de la artikolo. Mi provizore proponas haltigi/nuligi la ŝanĝojn, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri koncernaj duboj.

Ĉar la ŝanĝado okazas en pluraj artikoloj, mi iniciatas tiun ĉi diskuton en neŭtrala, nemovebla loko: sur mia propra diskutpaĝo: bv iri ĉi tien: diskuto

Amike, Filozofo (diskuto) 22:09, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]